Crupies
Crupies | |
komunumo | |
Lando | Francio |
---|---|
Regiono | Rodano-Alpoj |
Departemento | Drôme |
Arondismento | Die |
Kantono | Bourdeaux |
Koordinatoj | 44° 33′ 17″ N 5° 10′ 25″ O / 44.55472 °N, 5.17361 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 1 088 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 429 m s. m. |
Areo | 13,16 km² (1 316 ha) |
Loĝantaro | 91 (2009) |
Denseco | 6,91 loĝ./km² |
Urbestro | S-ro Jean-Louis Armand |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 26460 |
INSEE | 26111 |
Situo de Crupies en Francio
| |
Vikimedia Komunejo: Crupies | |
Crupies estas franca komunumo lokita en la departemento Drôme kaj en la regiono Rodano-Alpoj. Ĝi havis 91 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2009.
Geografio
Crupies etendiĝas sur 13.16 km², kaj havis 91 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas 6.9 homoj po kvadrata kilometro. La komunumo situas en Drôme, en la okcidenta parto de la francaj Alpoj.
Historio
En la jaro 1276, la grafo de Valentinois konstruigis lignan kastelon en tiu strategia loko por aserti sian potencon kontraŭ la episkopo de Die. Sekve aperis ŝtonkastelo. Ambaŭ konstruaĵoj tamen malaperis jam antaŭ la 16-a jarcento.
La departemento Drôme estis oficiale kreita la 5-an de marto 1790 dum la franca revolucio.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la komunumo S-ro Jean-Louis Armand, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Monumentoj
La kapelo Saint-Jean de Crupies famas pro sia romanika stilo. Ĝi estis menciita por la unua fojo en la jaro 1107, kaj estas verŝajne la plej malnova preĝejo de la tuta departemento. Ĝi fariĝis Monumento historia en 1980[1].
Administrado
Crupies apartenas al la kantono de Bourdeaux, kies ĉefurbo estas Bourdeaux. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Die, unu el la tri arondismentoj de la departemento Drôme.
Referencoj
- ↑ Notico no PA00116930 [arkivo], Mérimée-fonto, franca ministerio pri kulturo