Csilla Madarász

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Csilla Madarász
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1943 (1943-06-23)
en Budapeŝto
Morto 31-an de decembro 2021 (2021-12-31) (78-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Gyula Dobay
Okupo
Okupo naĝisto
vdr

Csilla Madarász [ĉila madarAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Madarász Csilla estis hungara naĝisto, dufoja olimpiano, trejnisto. Ŝia origina familia nomo estis Bajnógel ĝis 1960, ŝia geedziĝa nomo estis Dobai Gyuláné.

Csilla Madarász[1] naskiĝis la 23-an de junio 1943 en Budapeŝto, ŝi mortis la 31-an de decembro 2021.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Csilla Madarász maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1961. Ŝi akiris trejnistan licencon en 1966, post 2 jaroj pedagogian diplomon, en 1975 trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Ŝia edzo estis Gyula Dobay. Ŝi ricevis premiojn en 1960 kaj 1962.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Csilla Madarász inter 1955-1964 estis naĝisto en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 14-foje, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1958-1964 19-foje, krome ŝi estis rekordulo sesfoje. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1960 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1964 sen medalo, krome en universiadoj ŝi estis la unua sesfoje. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1964. Ŝi estis trejnisto inter 1966-1970 en Tatabánya.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]