Cumacea

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cumacea estas ordo de malgrandaj maraj krustacoj en la superordo Peracarida. La unika aspekto kaj unuforma korpa strukturo faciligas distingi ilin de aliaj krustacoj. Ili loĝas en molaj fundoj kiel ŝlimo kaj sablo, plejparte en mara medio. Pli ol 1500 specioj de Cumacea estas formale priskribitaj. La specia diverseco pliiĝas kun profundeco.

Anatomio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala korpa strukturo de Cumacea

Cumacea havas relative grandan cefalotorakon kun karapaco, maldikan abdomenon, kaj dubranĉan voston. Ili plejparte longas inter 1 kaj 10 mm..

La karapaco de tipa kumaco konsistas el pluraj kunkreskintaj kapdorsaj partoj kaj la tri plej antaŭaj somitoj de la torako. Ĝi ŝirmas la membroj, kiuj uziĝas por spirado kaj manĝado. La plejparto de la specioj havas du okulojn sur la fronto de la kapkarapaco, ofte kunkreskintaj en unu dorsan okulan lobon. La kvin malantaŭaj somitoj de la torako konsistigas la pereonon. La abdomeno konsistas el ses cilindraj somitoj.

La unua anteno havas du flagelojn, el kiuj la ekstera kutime estas pli longa ol la malekstera. La dua anteno estas malgranda ĉe inoj sed multsegmenta ĉe virbestoj.

Cumacea havas ses parojn da buŝpartoj: unu da mandibloj, unu da makzeletoj, unu da makzeloj kaj tri da makzelkruroj.[1][2]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Bodotria scorpioides

Cumacea plejparte estas maraj krustacoj, kvankam iuj specoj kapablas vivi en malpli salasaleta akvo (ekz. estuaroj). En la Kaspio ili eĉ atingas kelkajn enfluajn riverojn. Iuj malmultaj specioj vivas en vadoj.

Plejparte ili vivas nur jaron aŭ malpli, kaj naskas dufoje en la vivo. Marprofundaj specioj havas malpli rapidan metabolismon kaj supozeble multe pli longan vivon.

Cumacea manĝas ĉefe mikroorganismojn kaj organikan materion en la sedimento. Ŝlimloĝaj specioj akiras sian nutraĵon filtre, dum sabloloĝaj plukas ĝin de unuopaj sableroj. La genro Campylaspis kaj kelkaj parencaj havas mandiblojn evoluintajn en pikajn organojn, per kiuj ili predas foraminiferojn kaj malgrandajn krustacojn.[3]

Multaj malprofunde loĝantaj specioj havas tagociklan konduton, laŭ kiu la virbestoj elsedimentiĝas kaj amase rapidas al la akvosupro nokte.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. N. S. Jones. (1976) British Cumaceans, Synopses of the British Fauna No. 7. Academic Press. ISBN 978-0-12-389350-5.
  2. (2003) Invertebrates, 2‑a eldono, Sunderland, Massachusetts: Sinauer Associates. ISBN 978-0-87893-097-5.
  3. (1999) “Traité de zoologie. Crustacés Peracarides. 10 (3 A). Ordre des Cumacés”, Mémoires de l'Institut Océanographique de Monaco 19, p. 391–428. 
  4. (2004) “Life history of Nippoleucon hinumensis (Crustacea: Cumacea: Leuconidae) in Seto Inland Sea of Japan. I. Summer diapause and molt cycle”, Marine Ecology Progress Series 284, p. 211–225. doi:10.3354/meps284211.