Cvi Elimeleĥ de Dynów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cvi Elimeleĥ Ŝapiro
צבי אלימלך שפירא
Persona informo
Naskiĝo 1783
en Jawornik Polski
Morto 11-an de januaro 1841 (1841-01-11)
en Dynów
Tombo Dynów vd
Religio judismo vd
Profesio
Okupo rabeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cvi Elimeleĥ Ŝapiro de Dynów (hebree צבי אלימלך שפירא, naskiĝis en 1783, mortis la 11-an de januaro 1841) estis ĥasida rabeno.

La disĉiplo de Menaĥem Mendel. Unu el la plej eminentaj reprezentantoj de ĥasidismo en Pollando, kontraŭulo de haskala. Disĉiplo de Jakub Horowic - la fondinto de la dinastio de cadikoj de Dynów. Li estis ankaŭ rabeno en Rybotycze, Strzyżów, Oleszyce, Mukaĉeve, Łańcut, Halicz kaj Dubiecko kaj aŭtoro de Bnei Yissaschar (Filoj de Isaĥar) kaj Agra Dpiraka.

Sekvanto de la fondinto de la dinastio de Dynów iĝis lia filo, David Ŝapiro (1804-1874). Aliaj filoj estas Ŝmuel Ŝapiro - (rabeno en Bircza) kaj Eleazar Ŝapiro, posta "cadiko" (hebree צדיק, laŭvorte "justulo", ĥasida klerulo) en Łańcut, de kiu devenas la dinastio de justuloj el Mukaĉeve. Nepo de Cvi Elimeleĥ de Dynów estis Cvi Elimeleĥ Ŝapiro de Błażowa, fondinto de la dinastio de justuloj de Błażowa.

Li kun sia familio estis enterigita en Dynów, en konstruita komence de la 90-aj jaroj de la 20-jarcento juda tombo. Ĥasidoj de multaj landoj vizitas la tombon de sia justulo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]