D-ro Dorner estas originale esperantlingva romano, verkita de Hans Egerrup. Ĝin eldonis en 1945 la Dana Esperanto-Eldonejo, dane nomata Dansk Esperanto-Forlag. Temo de la romano estas la morale forte pridisputebla ideologio plibonigi la genojn de estontaj infanoj per elekta artefarita fekundigo - ideo intense traktita en la epoko de naziismo dum la antaŭaj 12 jaroj.
„ La temo de Egerrup, mem kuracisto, estas la klopodo korpe kaj anime plialtigi la homaron pere de gravedigo de virinoj per elektitaj viroj. Nu, almenaŭ la arta gravedigo estas jam fakto, kvankam la demando, ĉu tio nepre plialtigus (kion ajn tio signifas) la homaron, estas ankoraŭ diskutebla. Tute klare multaj el la problemoj ĉirkaŭantaj tiun temon estas moralaj - kaj tion spegulas la intrigo de tiu ĉi sincera, se foje iom seka, rakonto. ”