Daniele Marignoni
Daniele MARIGNONI [marinjoni] (naskiĝis la 1-an de januaro 1846; mortis la 28-an de januaro 1910) estis la unua kaj dum sufiĉe longa tempo la sola itala esperantisto. Li verkis kaj eldonis la unuan lernolibron de Esperanto en itala lingvo en 1890, kiu ankaŭ enhavas la unuajn vortaretojn Esperanto-itala kaj itala-Esperanto.
Vivo
Marignoni estis doktoro pri juro kaj loĝis en Crema, Lombardio. Li estis eksvolapukisto.
Li estis entombigita en la tombejo de lia naskiĝurbo, Crema. La 11-an de junio 2005, danke al interesiĝo de Itala Esperanto-Federacio, liaj restaĵoj estis transmovitaj al la funebra templeto kiu arigas la restaĵojn de la plej elstaraj urbanoj; sub lia nomo, naskiĝdato kaj mortodato ankaŭ aperas verda stelo.[1]
Honorigoj
La urbo Crema dediĉis straton al li (via Daniele Marignoni).
Notoj
- ↑ Cerimonio honore al Daniele Marignoni, la unua itala esperantisto (2005-06-11).
Eksteraj ligiloj
- Il primo esperantista italiano (italalingva informo)
- Ceremonio honore al Daniele Marignoni (en Esperanto)
Rete legeblaj verkoj
- Verkoj de Daniele Marignoni en la skan-projekto de la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstra Nacia Biblioteko.