David Copperfield (iluziisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Copperfield

David COPPERFIELD ([ˈdeɪvɪd ˈkɒpəfiːld]; Esperantigite Davido Kopperfild) (naskiĝis la 16-an de septembro 1956 en Metuchen, Nov-Ĵerzejo, origine David Seth Kotkin) estas Usona iluziisto.

Depost la 1970-aj jaroj li famiĝis per multaj televidaj prezentaĵoj. Li faras pli ol 550 spektaklojn en unu jaro antaŭ plenaj scenejoj ĉie en la mondo. En la listo de la plej pagataj distristoj li estas la dek tria.

Liaj plej famaj magiaĵoj estas:

Lian pseŭdonimon "David Copperfield" prenis li de la samnoma romano de Charles Dickens. 1993 li ekkonis Claudia Schiffer kaj 1994 marte okazis jam fianĉiĝo sur la kariba insulo St. James. En novembro de 1999 ili disiĝis. Copperfield partoprenis 1980 en la filmo Terror Train (Terortrajno). Kompreneble li rolludis kiel magiisto.

Eksteraj ligiloj