David Hunter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Hunter
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1802 (1802-07-21)
en Troy
Morto 2-an de februaro 1886 (1886-02-02) (83-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Tombo Princeton Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater West Point
Subskribo David Hunter
Familio
Patro Andrew Hunter
Patrino Mary Stockton Hunter
Okupo
Okupo oficiro
vdr

David HUNTER (21a de Julio, 1802 – 2a de Februaro, 1886) estis generalo de la Unia Armeo dum la Usona Enlanda Milito. Li akiris famon pro sia nerajtigita ordono de 1862 (tuj nuligita) emancipi sklavojn en tri ŝtatoj de la Suda Usono, pro sia estreco de la trupoj de Usono dum la Kampanjoj de la Valo Shenandoah de 1864, kaj kiel la prezidanto de la milit-komisiono kiu procesis la konspirantojn akuzitajn pro la murdo de la Usona Prezidento Abraham Lincoln.

Li estis vundita en la kolo kaj vango komandante divizion sub estreco de Irvin McDowell en la Unua Batalo de Bull Run en Julio 1861. En Aŭgusto, li estis promociita al rango de majora generalo de volontuloj. Li servis kiel divizia komandanto en la Okcidenta Fronto de sub estreco de Maj. Gen. John C. Frémont, kaj estis nomumita komandanto de la Okcidenta Fronto la 2an de Novembro, 1861, post Frémont estis elpostenigita de komando pro sia klopodo emancipi la sklavojn de ribelaj sklavposedantoj. Hunter ne daŭris longe en tiu grava respondeco kaj post du monatoj li estis reenpostenigita al la Departemento de Kansaso, posteno en kiu ne estis multa eblo enproblemigi. Li ne akceptis sian ekzilon volonte kaj verkis serion de akraj protestoleteroj al la prezidento, kiu finfine akceptis liajn plendojn. En Marto 1862, Hunter estis transigita denove al la komando de la Departemento de la Sudo kaj de la 1a Korpuso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]