De Morgen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
News.svg De Morgen
Lando Belgio
Lingvo nederlanda
Periodeco ĉiutaga
Ĝenro ĝenerala
Eldonkvanto 69 000 ekz.
Fondiĝis en 1978
Eldonejo De Persgroep
Eldona urbo Bruselo
Ĉefredaktoro -
Retpaĝo http://www.demorgen.be
ISSN -

De Morgen estas flandra gazeto kiu ekestis en la jaro 1976 kiel daŭrigo de la forigitaj partiaj gazetoj De Volksgazet kaj Vooruit. Kvankam la ligo kun la Socialista Partio estas multe pli libera ol antaŭe, tamen la socialisma kaj liberala vidpunktoj ĝuas relative multe da atento. La gazeto strebas esti pli juna alternativo por du konkurentoj en la merkato: De Standaard kaj De Tijd. La tri gazetoj sin nomas 'kvalitaj'. De Morgen havas diversajn ĉiusemajnajn aldonojn kaj estas eldonita de De Persgroep, kiu ankaŭ elkdonas la popularan gazeton Het Laatste Nieuws kaj kiu ekde 2005 ankaŭ posedas De Tijd.

Nombro de legantoj kaj eldonkvanto[redakti | redakti fonton]

Laŭ enketo de la sendependa kontrolorgano CIM en Belgio inter junio 2004 kaj majo 2005, De Morgen havas ĉiutage 254.300 legantojn. La eldonkvanto dum la pasintaj jaroj iomete kreskis:

  • 1999 : 64 397
  • 2000 : 66 967
  • 2001 : 67 076
  • 2002 : 68 395
  • 2003 : 69 146


Eŭropa Gazetara Premio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2004 la gazeto De Morgen premiiĝis kiel la plej bele dezajnita gazeto de Eŭropo en la kategorio tutlandaj gazetoj. La premio estas la plej prestiĝa en Eŭropo rilate la enpaĝigon de gazetoj. En 2004 estis 334 kandidatoj el 26 landoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]