Dead Kennedys

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Dead Kennedys
Persona informo
TTT
Retejo http://www.deadkennedys.com
vdr

Dead Kennedys (mortintaj Kennedy-oj) estas usona punka bando formita en San-Francisko, Kalifornio, en 1978. La bando estis unu el la difinaj punkbandoj dum sia komenca okjara ekkariero.[1]

La vortumado de Dead Kennedys kutime temas pri politiko, satire al politikaj figuroj kaj aŭtoritatoj ĝenerale, kaj ankaŭ pri populara kulturo kaj eĉ pri la punkomovado mem. Dum sia dekomenca formado inter 1978 kaj 1986, ili altiris konsiderinfan polemikon pro siaj provokemaj vortumoj kaj stilo. Kelkaj vendejoj malakceptis stoki iliajn diskojn, provokante polemikon pri cenzuro en rok-muziko; meze de la 1980-aj jaroj, kantisto kaj ĉefa vortumisto Jello Biafra iĝis aktiva aganto de kampanjo kontraŭ Parents Music Resource Center. Tii rezultis en jura proceso inter 1985 kaj 1986, kio rezultis en fermita proceso.

La grupo publikigis totalon de kvar studialbumoj kaj unu diskalbumeton antaŭ disbandiĝi en 1986. Post la dissolvo de la bando, Biafra plue kunlaboris kun aliaj artistoj kiel D.O.A., NoMeansNo kaj siaj propraj bandoj Lard kaj Guantanamo School of Medicine, krom por kelkaj parolspektakloj.

En 2000 kaj en 2003, Biafra perdis juran proceson iniciatitan de siaj sambandanoj de Dead Kennedys pri la listigoj de kantoverkado kaj nepagitaj aŭtorrajtoj. En 2001, la bando re-formiĝis sen Biafra; variaj kantistoj ekde tiam aliĝis. Kvankam Dead Kennedys plue koncertis laŭlonge de la jaroj, ili ne publikigis plian materialon ekde la publikigo de sia kvara studialbumo Bedtime for Democracy en 1986.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Nunaj membroj[redakti | redakti fonton]

  • East Bay Ray – guitars (1978–1986, 2001–nun)
  • Ron "Skip" Greer – lead vocals (2008–nun)
  • Klaus Flouride – bass, backing vocals (1978–1986, 2001–2010, 2011–nun)

Iamaj membroj[redakti | redakti fonton]

Jello Biafra, Brandon Cruz, Carlo Cadona (6025), Bruce Slesinger (Ted), Jeff Penalty, Dave Scheff, Greg Reeves kaj D. H. Peligro.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Fresh Fruit for Rotting Vegetables (1980)
  • Plastic Surgery Disasters (1982)
  • Frankenchrist (1985)
  • Bedtime for Democracy (1986)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Dead Kennedys | Biography & History". AllMusic. Arkivita el la originalo la 24an de Junio, 2019. Alirita la 24an de Junio, 2019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kester, Marian (1983). Dead Kennedys: The Unauthorized Version. Last Gasp. ISBN 978-0-86719-312-1.
  • Ogg, Alex; Smith, Winston; Ray, Ruby (2014). Dead Kennedys: Fresh Fruit for Rotting Vegetables: The Early Years. PM Press. ISBN 978-1-60486-489-2.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dead Kennedys en la angla Vikipedio.