Defetismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Defetismo estas psikostato, karakterizata de malfido en la venko ĉe milito aŭ sukceso ĉe entrepreno, kaj emo al kapitulaco aŭ rezignado. Defetismo estas la akcepto de malvenko sen lukto, ofte kun negativaj implicoj. Ĝi povas esti ligita al pesimismo en psikologio kaj foje povas esti uzata sinonime kun fatalismodeterminismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La esprimo defetismo estas ofte uzata en politiko priskribi ideologian sintenon, kio konsideras kunlaboron kun la opozicia partio. En milita kunteksto, dum milito kaj precipe ĉe la fronto, defetismo estas sinonima al ŝtatperfido. Laŭ armea juro, soldato povas esti akuzita por esti defetisto, se li rifuzas batali emfazante dubon pri ideologia valido de la nacia politiko. Tiel, demandoj kiel "Ĉu la milito jam estas perdita?" kaj "Ĉu la batalo valoras la penon?" estas konsiderataj defetismo, kiuj implicas pledon por alternativa finiĝo de la milito anstataŭ favoro de milita venko.

Defetismo en nazia Germanio[redakti | redakti fonton]

Defetismo iĝis furorvorto en Germanio post ĝia kapitulaco en 1918, precipe inter membroj de la NSDAP gvidita fare de Adolf Hitler, kiu rutine kulpigis pro tiu malvenko la "defetisman pensmanieron". Post akiro de la potenco, lia obsedo pri denunco de kontraŭuloj pro "defetismo" pliakriĝis dum paso de la tempo kaj estis vaste rimarkata. Dum la dua mondmilito, Hitler neatendite abdikigis multajn generalojn pro defetismo. Pli prudentaj armeaj komandantoj, kiel ekzemple Feldmarŝalo Albert Kesselring, sentis sin devigitaj prezenti al la Führer beligitan raporton pri la batalfronta situacio, por eviti la etikedon "defetisto".

Dum la lasta jaro de la milito, la germana popola kortumo (Volksgerichtshof) ekzekutis multajn homojn akuzitajn je defetismaj babiladoj aŭ agoj kaj iliaj nomoj estis anoncitaj ĉiusemajne en rozkolora afiŝo algluita sur afiŝtabuloj ĉirkaŭ la lando. En marto 1945, kiam tankoj de la Ruĝa Armeo proksimiĝis al Berlino, naziaj oficialuloj febre laboris por subpremi "malkuraĝon kaj defetismon" en siaj propraj vicoj per resumoj de mortkondamnoj.

Revolucia defetismo[redakti | redakti fonton]

Revolucia defetismo estas rilata ideo, uzita plej konate fare de Vladimir Lenin, laŭ kiu la proletaro ne povas venki aŭ gajni en kapitalisma milito. Anstataŭe, laŭ Lenin, la vera malamiko de la proletaro estas la imperiismaj gvidantoj, kiuj sendas siajn subajn klasojn en batalon. Laboristoj povus gajni pli el la malvenkoj de siaj propraj nacioj, li argumentis, se sukcesus transformi la militon al intercivita milito kaj tiam al internacia revolucio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]