La dekstraborda distrikto - oseteРахизфарсы район [raĥizfarsi rajon], ruseПравобере́жный райо́н [Pravobereĵnij rajon] - estas unu el ok distriktoj aŭ rajonoj de la respubliko Nord-Osetio, parto de la Rusia Federacio. La nomo indikas, ke preskaŭ la tuta areo de la distrikto situas je la dekstra bordo de la rivero Terek.
Ĝi situas en la nordo de la respubliko, borde de de Inguŝio norde kaj oriente. La areo de la distrikto estas 441 kvadrataj kilometroj. Ĝia administra centro estas la urbo Beslan. La nombro de loĝantoj laŭ la censo de 2010 estis 57 063. La loĝantaro de la administra centro Beslan konsistigas 64 % de la tuta distrikta loĝantaro.