La distrikto Alagir - oseteАлагиры район [alagiri rajon], ruseАлаги́рский райо́н [alagirskij rajon] - estas unu el ok distriktoj aŭ rajonoj de la respubliko Nord-Osetio, parto de la Rusia Federacio.
Ĝi situas en la centro kaj sudo de la respubliko. La areo de la distrikto estas 2 135 kvadrataj kilometroj. Ĝia administra centro estas la urbo Alagir. La nombro de loĝantoj laŭ la censo de 2010 estis 38 830. La loĝantaro de la urbo Alagir konsistigas 54 % de la tuta distrikta loĝantaro.