Delegito de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Delegito de UEA estas reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio. Ŝi aŭ li plenumas la servopetojn de la membroj.

Oni ne konfuzu la UEA-delegitojn kun la Rajtigitaj Delegitoj el la periodo 1911-1913. Tiuj estis reprezentantoj de la naciaj societoj kaj ne rilatis al UEA.

Delegito kiel decidanto en UEA

Origine la UEA-delegitoj havis gravan rolon en la asocia demokratio: la delegitoj elektis la komitatanojn kaj decidis ekz. pri ŝanĝoj de la statuto. La statuto de 1934 malpligravigis la delegitojn, ĉar ili nur rajtis decidi en "Ĝenerala Voĉdonado" pri ŝanĝoj de la statuto. La delegitoj en landoj sen aliĝinta Landa Asocio rajtis elekti pri malgranda grupo de komitatanoj. Ekde 1980 la delegitoj ne plu havas elekto-privilegiojn en la Asocio, ĉar ekde tiam la B-komitatanoj estas elektataj de ĉiuj individuaj membroj, ne nur la delegitoj.

Delegito kiel servanto de membroj

La delegiteco estas honora ofico, plenumata por pruvi al la skeptika mondo la utilon de la lingvo per ĝia organizaĵo. Ĉiu membro de UEA rajtas uzi la servojn de la delegito. La servoj estas senpagaj, sed la uzanto devas repagi la elspezojn de la delegito, rezultantajn de la petita servo. Oni povas peti informojn pri komerco, industrio, trafiko, laboro, dungado, salajroj, vojaĝoj, turismo, instruado, junulaj aferoj ktp.

Oni ne povas peti informojn pri komerca pagokapablo aŭ morala indeco de persono (konfidencaj informoj). Tamen, tiuokaze la delegito rajtas interrilatiĝi kun loka agentejo, kiu sin okupas pri tio.

La delegito ankaŭ rajtas rifuzi servojn, kies plenumon li juĝas kontraŭa al sia konscienco aŭ honoro.

Fakdelegito

Fakdelegito (FD) estas delegito kun aparta scio, interesiĝo, aŭ kapablo pri iu temo. Troviĝas centoj da temoj pri kiuj listiĝis fakdelegitoj en la Jarlibro de UEA.

Ĉefdelegito

Iom aparta afero estas la multe pli grava funkcio de Ĉefdelegito (ĈD). Pri la nomumo de ĈD decidas la Ĝenerala Direktoro de UEA komune kun la Landa Asocio. ĈD parte administras la membrojn en la koncerna lando kaj plusendas la membrokotizon.