Densanomalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La denso de substanco ĝenerale pli malaltiĝas des pli la temperaturo altiĝas. Tio validas por ĉiuj tri agregostatoj (solida, likva, gasa). Ekzemple varmiĝanta fero dilatiĝas kaj malvarmiĝanta denove maldilatiĝas. Sed kelkaj substancoj sub certa temperaturo denove dilatiĝas, tiu fenomeno nomiĝas densanomalio.

La plej konata substanco, kiu montras tiun anomalion, estas akvo: Akvo atingas sian plej eble grandan denson (sub normala premo) je la temperaturo de 3,98 °C.

Konsekvenco de tiu anomalio estas, ke la grandaj akvoamasoj de la Tero frostiĝas de sia surfaco kaj ke ili frostiĝas nur malrapide, ĉar la estiĝanta tavolo de glacio estas barilo kontraŭ la konvektan temperaturinterŝanĝon. Tiel oni eĉ en Arktiko kaj Antarktiko, la akvo en granda profundo ne frostiĝas, sed havas temperaturon de 4 °C. Se akvo ne havus tiun anomalion, la akvoamasoj frostiĝus relative rapide de la profundo supren kaj la tuta Terglobo povus esti "neĝbulo". Evidentas, ke tiel la kondiĉoj eble eĉ ne permesus la evoluon de pli altaj vivuloj.

Densanomalion oni ankaŭ trovas ĉe la substancoj Antimono, Bismuto, Gallio, Germaniumo, Plutonio, Silicio kaj Zirkoniovolframato.