Departemento de Esperanto Zamenhof
La Departemento de Esperanto Zamenhof (portugale Departamento de Esperanto Zamenhof - DEZ) estas fako de União Espírita Mineira (Minasa Spiritisma Unuiĝo) celanta disvastigi kaj instrui Esperanton al spiritistoj de Minas Gerais, laŭ la artikolo 30-a de la statuto de la Unuiĝo. Laŭ art. 37-a, Esperanto-kursoj estu senpagaj por lernantoj. La DEZ ankaŭ celas disvastigi spiritismon inter esperantistoj.
Respondecoj[redakti | redakti fonton]
Interalie:
- Gvidi la organizadon de klasoj por la lernado de la Internacia Lingvo
- Subteni, orienti kaj apogi la fondon de Esperanto-grupoj
- Ellabori kaj disdoni materialojn kun administraj kaj doktrinaj informoj por lernado kaj disvastigo de Esperanto
- Proponi kaj disvolvi programojn por la instruado kaj lernado de Esperanto
- Okazigi prelegojn, kursojn kaj Esperantajn aranĝojn
- Rilati kun la neŭtrala Esperanto-movado
- Kunlabori en internacia disvastigo de Spiritismo per Esperanto