Der Schauspieldirektor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Der Schauspieldirektor
drama muzika verko • muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro Kantoteatraĵo
vdr

Der Schauspieldirektor (La impresarioLa teatroreĝisoro) estas germanlingva opero (Singspiel) aŭ muzikkomedio unuakta, komponita de Wolfgang Amadeus Mozart (1756-1791) bazita sur la libreto de Gottlieb Stephanie la Juna. Aktuale oni konservas nur unu fragmenton de la verko. Ĝi estis premierita la 7an de Februaro 1786 en Viena. Ties numero de katalogo Köchel estas KV 486.

Ĝi estis komponita pro mendo de la imperiestro por festoj en la Palaco Schönbrunn. Tiu opero estas malmulte ludita; en la statistikoj de Operabase ĝi aperas en la rango 178a de la operoj luditaj en 2005-2010, la 27a en Aŭstrio kaj la 15a de Mozart, kun nur 17 ludoj en la periodo. Sub la titolo de The Impresario ĝi aperas kun unu ludo en la sama periodo.

En tiu verko oni parodias la problemojn de publikaj rilatoj en la etoso de la viena teatro. Teatra impresario devas formi trupon por spektaklo en Salcburgo, kaj malfacilas dungi geaktorojn kaj, eĉ pli malfacile gekantantojn pro la profesia rivaleco inter tiuj. Partikulare ardas la rivaleco inter la du sopranoj, Frau Herz kaj Fräulein Silberklang, ĉar ambaŭ volas la ĉefrolon.

La origina instrumentaro estas komponita de du flutoj, du hobojoj, du klarnetoj, du fagotoj, du kornoj, du trumpetoj, timbaloj kaj kordinstrumentoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]