Detala Gramatiko de Esperanto
Detala Gramatiko de Esperanto | |
---|---|
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Detala Gramatiko de Esperanto estas verko de Bertilo Wennergren, kiu resumas la ĉefajn trajtojn de Esperanto, kiel ĝi estas pli detaligita en lia Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG).
Krom Enkonduko, la enhavo estas distribuita en la jenaj 25 ĉapitroj:
- Skribo kaj prononco
- Vortospecoj kaj frazroloj
- Substantivoj
- Adjektivoj
- Adverboj
- Singularo kaj pluralo
- Difiniloj
- Apostrofo
- Pronomoj
- Rolmontriloj
- Tabelvortoj
- Konjunkcioj
- Kombinitaj vortetoj
- Komparado
- Negacio
- Demandoj kaj respondoj
- Nombroj
- Kvantaj vortoj
- Apozicio
- Verboj
- Participoj
- Verboj kaj frazroloj
- Subfrazoj
- Vortordo
- Vortfarado
La diversaj gramatikaĵoj estas klarigataj kaj akompanataj de ekzemploj, aparte pri evitendaj ekzemploj observataj en la fakta uzado fare de esperantistoj.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Bertilo Wennergren, Detala Gramatiko de Esperanto, Espero por E@I, 2023, 3a eldono, 204 pp.