Deutscher Künstlerverein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deutscher Künstlerverein
vdr

Deutscher Künstlerverein (laŭvorte: Germana porartista societo) estis posteulo de la en 1813/14 estiĝinta Ponte-Molle-societo kiun membris germanlingvaj artistoj en Romo, Italujo. Ĝi ekzistis inter 1845 kaj 1915.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la venko super Napoleono Bonaparte kreskis la nombro de la germanlingvanaj artistoj kaj verkistoj ekloĝiĝintaj en Romo. Mallonge antaŭ la Revolucio de 1848 ĝi atingis sian floron. Temis ĉefe pri pentristoj, skulptistoj kaj arĥitektoj de historiismo kaj romantikismo kiu transloĝiĝis el multaj ŝtatoj germanlingvaj Romon por studi antikvajn modelojn. Inter la pioniroj estis la Nazaretanoj, oftege katolikaj pentristoj kiuj en 1810 estis venintaj el Vieno por mem senti la kreaĵojn de Renesanco kaj la heredon kristanisman ĝenerale. La sekvajn jarojn allogitis novaj turboj kreonte kvazaŭ artistan kolonion.

Cervarafest in der Campagna, etudo de Carl Steffeck, ĉirkaŭ 1841
Friedrich Nerly, karnevalistisch verkleidet als „General u. Feldmarschall Der Tiber u. deren Brück“, desegnaĵo de Leopold Pollak, 1832
Georg Busse, „Präsident der Ponte Molle und Cervaro in den XXV. und XXVI. Olympiaden“, desegnaĵo de Franz Ittenbach, 1840

Inter la artistaro kutimis akcepti novajn adeptojn ĉe Molle/Milvius-ponto. La novuloj petitis tiam elverŝigi barelon da vino por la amikoj.[1] Kun instituciigo de printempa festo de la germanaj aristoj fonditis en 1813/14 Ponte-Molle-societo,[2][3] kies membroj ŝerce transprenis la konduton de kavalira ordeno. Rome tiu ĉi societo konatiĝis pro ĉiujara karnavala procesio en la 1-aj de majo al Campagna Romana al la aktikvaj travertino-sthonrompejoj ĉe la bordo de Aniene-rivero apud Torre Cervaro (carnevale dei Tedeschi). Starigitis tie bivako kun olimpaj ludoj. Krome ĉeestis helpokaso por subteni ege malriĉiĝintajn kolegojn.

Kun la celo, laŭ modelo de Académie de France à Rome (kaj ties Vilao Mediĉo) okazigi regule ekspozicioj kaj aliaj spektakloj kolektiĝis ekde somero 1845 ses komisiitoj kiuj planu financadon de tiaj projektoj kaj reorganizon de Künsterbund. Kunvenoloko estis Villa Malta, parko ĉe Pincio-monteto.[4] En novembro 1845 deciditis i.a. alinomiĝo. En aprilo 1846 faritis ĉe Simonetti-palaco la unua granda prezento ekspona. Oni ankaŭ luprenis la menciitan palacon por diversaj okazigoj. El postlasitaĵoj de la pentristo Johann Christian Reinhart kaj de la prusia princo Henriko naskis impona biblioteko kiu funkcias ĝis hodiaŭ en la kulturcentro Casa di Goethe. Ankaŭ svisoj gastis, ekz. la skulptisto Ferdinand Schlöth.[5]

En la kuro de la tempo necesis plurfoje serĉi novajn kunvenejojn pro malkreskantaj membrokotizoj pro perdo de membroj. En 1866 post la Prusia-Aŭstria milito multaj aŭstroj kaj sudgermanoj eksaniĝis. Do nur pli modestaj salonegoj ĉe Poli-palaco pretis. Ĉirkaŭ la 1870-a jaro eĉ la tiom ŝatata karnavala procesio (Cervaro-festo) ĉesis. En 1884 transloĝiĝis la societo al Pacca-palaco kaj poste en la tute netaŭta Torlonia-palaco. Inter 1889 kaj 1915 oni gatis en Serlupi-palaco proksime de Panteono. Intertempe finance sukuris la imperiestroj Vilhelmo la 1-a kaj Frederikoa la 3-a.[6]

En la 1870-a jaroj varbitis la germana ambasadoro Robert von Keŭdell starigi Artistan domon kaj eĉ Roman akademio de Germanujo en Romo. Proponitis por tio akiri Zuccari-palacon. Sed la Reichstag-parlamento rifuzis en 1879 sub la gvidado de la centropartiano Peter Reichensperger cedi la necesajn monajn rimedojn.[7]

En 1896 legeblis en la periodaĵo "Die Kunst für Alle" ke Künstlerverein degeneris je speco de kutimtablo de gravuloj kiuj ofte fremdis al artoj. Similon libre raportis la en Romo vivanta verkisto Konrad Telmann, edizo de la pentristino en 1896 ĉe Unter römischem Himmel. Sekvis bojkoto fare de veraj artistoj.[8]

En 1915, kiam Italujo forlasis la Triopan Aliancon, la societo kiel aliaj germanaj institucioj devis haltigi siajn kulturajn agadojn. Nur en 1913 oni estis malferminta Deutsche Akademie Rom Villa Massimo. Reaktivigaj paŝoj en 1924 ne sukcesis. Fine transprenis la konfiskitjan lasitaĵojn la organizo Deutsche Vereinigung. Ekde 2012 biblioteko kaj la postlasitaĵaro troviĝas en la publika kulturcentro Casa di Goethe.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Willkomm: Italienische Nächte. Leipzig 1847, p. 427–436.
  • Gustav Floerke: Il carnevale dei Tedeschi. Ĉe: Die Gegenwart. Wochenschrift für Literatur, Kunst und öffentliches Leben. Nr. 18/majo 1872, volumo I, p. 277-278.
  • Otto Harnack: Der Deutsche Künstlerverein zu Rom in seinem fünfzigjährigen Bestehen. Weimar 1895.
  • Friedrich Noack: Das Deutschtum in Rom seit dem Ausgang des Mittelalters. Deutsche Verlags-Anstalt, Stuttgart 1927, volumo 1, p. 525–534.
  • Ulf Dingerdissen, Maria Gazzetti, Michael Thimann (eld.): Fonti d’ispirazione. Biblioteche degli artisti tedeschi a Roma. 1795–1915 (=Quellen der Inspiration. Deutsche Künstlerbibliotheken in Rom). Casa di Goethe, Romo 2020, ISBN 978-3-930370-53-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. F. Osten: Der deutsche Künstlerverein in Rom. Ĉe: Kunstblatt, nr. 25/majo 1847, p. 97
  2. Heinz Spielmann (eld.), Jan Drees, Thomas Gädecke, Christian Rathke: Zeichner des Nordens in Italien. Schleswig-Holsteinisĉes Landesmuseum Kloster Cismar, Grömitz 1998, p. 17
  3. Siegfried Müller: Zur Kulturgeschichte des Reisens. Deutsche Künstler in Rom und Umgebung im 18. und 19. Jahrhundert. Ĉe: Brigitte Flug, Michael Matheŭs, Andreas Rehberg (eld.): Kurie und Region. Festsĉrift für Brigide Sĉwarz zum 65. Geburtstag. Franz Steiner Verlag, Stuttgart 2005, ISBN 3-515-08467-3, p. 337; regionalgesĉiĉte.net[rompita ligilo]
  4. Konkrete temis pri Johann Martin von Wagner, Johannes Riepenhausen, Franz Nadorp, Anton Hallmann, Heinrich Kümmel kaj Julius Moser.
  5. Stefan Hess: Zwisĉen Winckelmann und Winkelried. Der Basler Bildhauer Ferdinand Scglöth (1818–1891). Berlin 2010, p. 22.
  6. Der deutsche Künstlerverein in Rom. Ĉe: Die Kunst für Alle. kajero 8/januaro 1889, p. 122
  7. Michael Dorrmann: Eduard Arnhold (1849–1925). Eine biographische Studie zu Unternehmer- und Mäzenatentum im Deutschen Kaiserreich. Akademie Verlag, Berlin 2002, ISBN 3-05-003748-2, p. 172-173
  8. Von römischer Kunst. Ĉe: Die Kunst für Alle. kajero 14/aprilo 1896, p. 217