Dia juĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dia juĝo (aŭ ordalo) estis juĝista proceso, en kiu oni petis Dian helpon por pruvi la kulpecon aŭ senkulpecon. Laŭ la religia penso, Dio ne lasas morti la senkulpulon aŭ helpas lian/ŝian saniĝon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Dia juĝo okazis jam en 2100 a.K., en 10-a paragrafo de libro de kodekso de Ur-Nammu, temante pri akvoprovo en rivero. Same aperas en kodekso de Hamurabi el la 18-a jc. aK..

Dia juĝo okazis en la antikvo en Ĉinio, Japanio, Hindio kaj Egiptio, dum la grekaj kaj romiaj kulturoj apenaŭ uzis ĝin.

Pli grandan gravecon atingis la Dia juĝo en la malfru-mezepoka Eŭropo. Komence la varmeg-akva provo disvastiĝis pere de la frankoj ekde la 6-a jarcento. Tiun tipon de la Dia juĝo transprenis en la 7-8-aj jc. anglosaksoj, okcidentaj Gotoj kaj Langobardoj. Dum la regado de Karlo la Granda, oni enkondukis pluajn tipojn de la Dia juĝo: la fajroprovon (oni devis promeni sur ardanta fero aŭ preni kaj porti ĝin kelkpaŝe) kaj la malvarm-akvan provon (sanktigita akvo laŭdire elĵetas la kulpulon).

Oni jam disputis la sencon, pravecon de la Dia juĝo en la karolinga epoko, ekz. ĉefepiskopo Agobard de Liono rifuzis la Diajn juĝojn, ĉar li ne trovis por ili antaŭekzemplon en la Biblio kaj eĉ logike kontraŭargumentis. Aliflanke la katolika eklezio - precipe ĉefepiskopo Hinkmar de Reims − apogis la dian juĝon.

En la 12-13-a jarcentoj, la Dia juĝado malaperis el la eŭropaj juĝprocesoj kaj en 1215, la Kvara Laterana Koncilio eĉ malpermesis al eklezianoj la partoprenon en Dia juĝado.