Dien Bien Phu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dien Bien Phu

La dua mondmilito finiĝis la 2-an de septembro 1945 kaj la saman tagon Ho Chi Minh, la gvidanto de la vjetnamaj partizanaj taĉmentoj, proklamis memstaran ŝtaton – Vjetnaman demokratian respublikon (VDR).

Vjetnamio estis en la tempo de la dua mondmilito okupata per Japanio. Sed formale ĝi frunte de Vjetnamio staris imperiestro Bao Dai. Tiu estis la 20-an de septembro 1945 devigita rezigni. Kiam Ho Ĉi Min proklamis la sendependan ŝtaton, li apogis sin je subteno de sia movado, Vjetnama ligo por la sendependeco (Vietminh). Tiu estis fondita de Ho Chi Minh dum lia ekzilo en Ĉinio en la jaro 1941. Je du jaroj pli poste la mmovado transŝoviĝis en Vjetnamion. Ĝi estis subtenata de aliancanoj dum bataloj kontraŭ japanoj.

Komencoj de la milito[redakti | redakti fonton]

Vjetnamio estis franca kolonio, samkiel parto de Franca Hindoĉinio. Vietminh ja partoprenis per signifa mezuro en malvenko de la japanoj en Vjetnamio, tamen Francio ne havis intereson en privilegia pozicio de tiu ĉi movado. Male, ĝi volis en Hindoĉinio renovigi antaŭmilitan staton - status quo ante bellum. Francio kongruis en tiu ĉi ankaŭ kun britoj. Tial la japanaj militkaptitoj estis post la milito denove armilekipitaj kaj en komencaj semajnoj ili helpis la francojn por akiri la kontrolon super Vjetnamio. La proklamon de VDR Francio memkompreneble ne povis agnoski. En la helpo al Francio partoprenis la britoj kaj ĉinoj de Ĉankajŝek. Sed sinteno de Usono estis alia. La usonanoj profunde malŝatis la vorton "koloniismo". Tial la francoj povis neniaokaze kalkuli kun ilia helpo.

La vjetnamaj geriloj komencis ataki nove alvenintajn francajn soldatarojn. En la lando eksplodis vera milito. La eksterlanda situacio estis favora por Vietnimh. En oktobro de 1949 Mao Ce-tung proklamis Ĉinan popolan respublikon kaj proporcio de fortoj en la orienta Azio en unu fojo ŝanĝiĝis. Usono komencis timi pri la estonteco de la tuta regiono. Ili timis tion, kion je kvin jaroj pli poste definis prezidanto Eisenhower kiel "efekto de domeno" - la falo de Vjetnamio povus alporti venkon de komunistoj eĉ en Tajlando, Malajzio kaj Indonezio.

En junio de 1950 Norda Koreio ekatakis sian sudan najbaron. Eksplodis sanga korea konflikto. Usonanoj, konsciantaj danĝeron de plua disvastigado de la komunismo, komencis finance subteni la francojn. Sovetunio kaj Ĉinio agnoskis Vietminh-on kiel oficiala registaro de Vjetnamio. Vjetnamio per tio iĝis batalkampo de malvarma milito.

En la jaro 1953 la eksterlanda-politika situacio komencis parte ŝanĝiĝi. Stalin mortis, en Blanka Domon enoficiĝis Eisenhower kaj en Koreio estis subskribita armistico. La situacio en Vjetnamio aspektis ŝajne senĉese same. Sed fakte la francoj jam estis pro la okjara milito lacigitaj. La usonanoj ja pagis proksimume du trionojn de la sumaj francaj enspezoj, sed la kreskanta nombro de la mortaj francoj fariĝis problemo en Francio mem.

Bataloj je Dien-Bien-Phu[redakti | redakti fonton]

Fine de la jaro 1953 la vjetnamaj soldataroj antaŭmarŝis direkte al Laoso. La fracoj decidiĝis bari ilian vojon kaj sendi parton de siaj taĉmentoj en enlandon de la malamiko. La ĉefkomandanto de la francaj taĉmentoj, generalo Navarre, decidis, ke paraŝutistaro efektivos sur antaŭŝovita bazo Dien-Bien-Phu. La taĉmento en tiu ĉi fortikaĵo estis provizota aere, ĝi estis rezistonta al eventualaj vjetnamaj atakoj kaj plifortiĝinte ĝi devis per venka batalo krei favorajn kondiĉojn por fini la militon. La francoj faris la paraŝutistaron la 20-an de septembro 1953.

En la fortikaĵo estis preparitaj, subgvide de kolonelo de Castries, 10.000 francaj soldatoj. Kontraŭ ili staris generalo Võ Nguyên Giáp, la kunfondinto de Vietminh kaj amiko de Ho Chi Minh, kiu disponis per 50.000 viroj. La francoj supozis, ke la malamiko havos maksimume duoblan superforton kaj plie ke ĝi estos malbone armilekipita. Sed fakte la superforto de Vietminh estis 5 : 1 rilate al nombro de viroj kaj plie la vjetnamoj disponis eĉ per du centoj da kanonoj.

Komence de marto de 1954 la vjetnamoj estis preparitaj. La 13-an de marto komencis atako. Post tri tagoj estis trarompitaj pozicioj de la francoj. Francio petis helpon de Usono. La 23-an de marto vizitis generalo Ely, la general-stabestro de la franca armeo, la usonan ministron de eksterlando Dulles-on. Tiu respondis, ke Usono helpos Francion sole dum supozo, ke kreiĝos forta koalicio komune kun Granda Britio, Aŭstralio kaj pluaj ŝtatoj. Prezidanto Eisenhower sciis, ke tiu ĉi alianco kun Francio ne okazos, almenaŭ ne tiel rapide, antaŭ ol falos Dien-Bien-Phu. Fakte Eisenhower volis nenian armean partoprenon de Usono en tiu ĉi regiono. Li turniĝcis ja skribe al Churchill (tiam li estis denove ministeria prezidanto de Britio), sed eĉ ne li havis tre grandan intereson disvastigi la konflikton. La armea partopreno en Vjetnamio minacis pro enigo de Ĉinio kaj lastatempe ankaŭ de Sovetunio kaj tio estis tro granda risko. La franca sorto apud Dien-Bien-Phu estis sigelita. La atakoj de Vietminh daŭrigis. La situacio de la francaj soldatoj estis senespera. La 1-an de majo venis lasta granda atako de Vietminh kaj la 7-an de majo la francoj kapitulacis.