Dietmar Feichtinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dietmar Feichtinger
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1961 (1961-11-18) (62-jaraĝa)
en Bruck an der Mur
Lingvoj germana
Ŝtataneco AŭstrioFrancio
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Passerelle Simone-de-Beauvoir
Three Countries Bridge
Passerelle de la Paix
TTT
Retejo http://www.feichtingerarchitectes.com
vdr
Feichtinger ricevis en 2008 la Germanan Pontopremion pro la Trilanda Ponto.
Financa centro Voestalpine en Linz, Aŭstrio.

Dietmar FEICHTINGER (18an de Novembro 1961 en Bruck an der Mur) estas aŭstria arkitekto loĝanta ekde 1989 en Parizo.

Post gradiĝo en 1988 el la Teknika Universitato en Graz kun honoroj, li translokiĝis en Parizon en 1989 kie li fondis la studioj Dietmar Feichtinger Arkitektoj en 1994. Nuntempe, la entrepreno havas 35 dungitojn. Granda vario de konstruaĵoj estis realigitaj de la kompanio, kiel lernejoj, publikaj naĝejoj, oficejoj kaj loĝejoj.

En 1998 li venkis en la konkurenco por la konstruo de la ponto por piedirantoj Passerelle Simone-de-Beauvoir super la Sejno, antaŭ la Nacia Biblioteko de Francio. Inaŭgurita de Bertrand Delanoë en la 13a de Julio 2006, la ponto havas totalan longon de 304 metroj kaj spanon de 190 metroj kaj estas la unua el la 37 Parizaj pontoj kiu portas la nomon de ina gravulo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Feichtinger Architectes "Passerelle Simone-de-Beauvoir Paris", AAM Editions, Brüssel 2007, ISBN 978-2-87143-175-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]