Dilmun

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dilmun (sumere kur.dilmun.na; akkade Tilmun; greke Týlos) estas sumera nomo por paradiza lando, verŝajne insulo Barejno. Dum la bronza epoko, la insulo Barejno graviĝis al grava komercejo pro ĝia situo apud la markomerca vojo, inter Mezopotamio kaj la Indus-valo. Krom la strategia situo, gravis ankaŭ la ekzisto de dolĉa akvo en formo, hodiaŭ jam ne ekzistanta artezaj fontoj kaj tio bazis la bonstaton kaj gravecon de Dilmun.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sargon de Akkad sciigis, ke ŝipoj el Dilmun alvenis lain havenon. Ankaŭ la Imperio Elam, kiu kontrolis la komercadon de stano, prizorgis striktan kontakton al Dilmun. En la 14-a jc. a.K., la kassitoj kontrolis sudan Mezopotamion kaj lokigis ŝtatreprezentiston tie.

El du tekstoj de Nippur evidentiĝas, ke iu Ili-ippašra de la kassita ŝtatreprezentisto estis en Dilmun. Li sendis la leterojn al Illilija aŭ Enlil-kidinni, ŝtatreprezentisto de Nippur sub rego de Burna-buriaš la 2-a kaj Kurigalzu la 2-a. Tria letero postrestis en malbona stato. Sigelo en la Brita Muzeo apartenis al Uballissu-Marduk, pranepo de Usiananuri šakkanakku de Dilmun kaj pruvas same la kassitan regadon super la insulo, sed la datado ne estas ekzakte difinebla.

Agum, filo de Kaštiliaš, do Agum la 3-a inspektis – laŭ Kroniko de la fruaj reĝoj – sian armeon kaj marŝis kontruax la „Marlando“. Por tio oni komprenis kutime sudan Mezopotamion, sed runskriba tabulo el Qal'at al-Bahrain estas datita je la 4-a palu de kassita reginto Agum. Plimulto de sciencistoj supozas, ke temas pri Agum la 3-a. Ĝi povas do pruvi konkeron de Barejno.

En la 8-a jarcento a.K., Dilmun estas nomata vazalo de la Asira imperio, en la 6-a jarcento a.K., ĝi estis parto de la Novbabilona Imperio. En 800 a. K., Obiri regis - laŭ asiriaj kojnoskriboj – en sia grandega palaco.

Liste de regantoj kaj ŝtatreprezentistoj[redakti | redakti fonton]

(listigitaj estas nur la kun nomo menciitaj personoj)

Nomo Funkcio Datado Fonto
Rimum Reĝo ĉ. 1470-1450 a. K. Surskribo el Barejno (Palaco de Rimum, Servisto de Inzak, el Agarum)
Usiananuri... kassita ŝtatreprezentisto ĉ. 1400-1380 a. K. Cilindra sigelo de sia pranepo
Ili-ippaŝra kassita ŝtatreprezentisto ĉ. 1340-1320 a. K. Du leteroj al Ililiya en Nippur
Uperi Reĝo ĉ. 720-706 a. K. Jarlibroj de Sargon la 2-a
Ahundaru la 1-a Reĝo ĉ. 706-685 a. K. Jarlibroj de Sargon la 2-a
Qanaia ĉ. 685-660 a. K. Jarlibroj de Assurhaddon
Ahundaru la 2-a Reĝo ĉ. 660-635 a. K. Jarlibroj de Assurbanipal
Kephisodoros Stratego mallonge antaŭ 124 a. K. Konstrua surskribo de templo
Yarhai Satrap de Charakene ĉ. 131 p. K. Surskribo el Palmyra
Sanatruk Satrap (?) de Charakene ĉ. 131 p. K. Tabari mencias ĝin kiel reĝon

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Geoffrey Bibby: Dilmun. Die Entdeckung der ältesten Hochkultur. Rowohlt, Reinbek 1973, ISBN 3-498-00440-9
  • Daniel T. Potts: Dilmun. New Studies in the Archaeology and Early History of Bahrain. Dietrich Reimer, Berlin 1983, ISBN 3496007443