Disertaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Disertaĵo (aŭ doktoriga tezaro) estas skriba raporto pri studoj kaj esploroj de scienca temo. Ĝi prezentas la rezultojn de la esploro kaj la konkludojn kaj tezojn de la aŭtoro(j).

La verkado de disertaĵo kutime estas parto de doktoreca ekzameno ĉe universitato. Se studento verkas raporton por ekzamenoj malpli altnivelaj (bakalaŭreco, magistreco), oni plej ofte nomas ĝin ne "disertaĵo", sed "scienca verko", "laboraĵo" aŭ simile.

El EdE

EdE-D

Disertacioj (por akiri doktoran gradon). Ili povas esti trispecaj: a, disertacio kun resumo de l' enhavo en E ĉe la fino de la kajero; b, la temo mem estas pri E, ekz. la lingvo kiel objekto de l' studo, ĝia utilo, socia signifo; c, la detaloj de la studobjekto estas ricevitaj per enketo danke al E, per delegitoj de UEA, ktp. En UEA-Jarlibro 1930, p: 40, estas troveblaj aŭtoroj kaj titoloj de 6 tiaj disertacioj.

Vidu ankaŭ