Diskuto:Ĉigongo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kara Mireja:

Post kelkaj monatoj de la kreado de la artikolo feliĉe mi trovis la laboron farita. Dankon al via laboro mi povis korekti la enspir-elspir-momentojn ĉar mi praktikadas ĉigongon de antaŭmulte sed mi rimarkis dank' al via kontribuo ke mi kelkfoje malbone enspir-elspiris. Tamen estas demando kiun mi petas bonvolu respondi al mi: En la "7. Pugnigi kun kolera rigardo"-a movo, ne estas indikite kiam oni devas enspir-elspiri. Ĉu vi indiki kiamaniere tion fari?

Mi provis enspiri kiam etendado de la brakoj kaj elspiri kiam la etendado de la manoj kaj denove enspiri en la direktado de la brakoj ĉiuflanken kaj denove elspiri kiam la pojnoj revenas al originala pozicio. Ĉu ĝustas?

Sincere via: Joan Inglada

-=-=-

Pardonu ke mi respondas nur hodiaŭ la 29an de decembro 2006: mi ĵus trovis vian demandon. Mi enspiras kiam mi etendas la brakon kaj elspiras kiam mia pugno revenas al la brusto. Mi ne scias se tiel estas la ĝusta metodo sed tiel mi sentas komforte.

Aldone: tiu movo estas la plej stranga al mi, mi ne bone ĝin komprenas. Tre gravas ke oni sentas sin komforte kaj ke oni faras la movojn ne bruske.

Parenteze: ĉiumatene permane mi masaĝas miajn piedojn sed ne ĉiutage mi praktikas la ok trezorojn.

Elkore salutas Mireja

-=-=-

Ho! Ĉu vi kiu aldonis la ok fotojn?

Tre belajn! mi vere aprezas! dankon! Mireja

-=-=-

Hodiaŭ la 30a de Decembro 2006 mi kontrolis en libro pri Ĉigongo por scii kiel oni devas spiri dum la ekzerco "7. Pugnigi kun kolera rigardo". kaj nun mi komprenas kial tiu ekzerco ne plaĉis al mi: mi ne spiris kiel la libro konsilas. Oni devas elspiri dum etendado de la brako kaj enspiri dum reveno de la pugno. Mi spiri inverse. Mi aldonas la konsilitan spiradon en la paĝo kaj dankas vin pro atentigo pri la spirado en la sepa movo. Mireja bondeziras:

Sanon kaj vivĝojon por 2007!