Diskuto:Ĝorĝtaŭno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantigo de urboj[redakti fonton]

Mi proponis la alinomigon de Ĝorĝtaŭno (Gujano) al Georgurbo (Gujano). Mi pensas ke ĝi estos alinomata sen kontraŭaĵo pro la fontoj de uzado en esperantaj komunumoj. Mi konsentas la esperantigo de la ĉefurba nomo de Gujano laŭ la priskribo "nomoj de landaj ĉefurboj: Dakaro, Pekino, Prago (ne Praha)" VP:TA). Samprincipe, Ĝorĝtaŭno (Kajmaninsuloj) eble fariĝu Georgurbo (Kajmaninsuloj). Laŭ Grande dizionario italiano-esperanto " nomiĝas Georgurbo ankaŭ la ĉefurboj de Ascensio kaj de Kajmana Insularo, kaj multaj aliaj urboj en Aŭstralio, Kanado, Britio, Grenado, Malajzio kaj Usono".

Tamen, laŭ la interkonsentoj de aliaj diskutoj, mi pensas ke la esperantigo (el "Georgetown" al "Georgurbo" aŭ "Ĝorĝtaŭno") estas iom tro frua por nelandaj ĉefurboj de Ĝorĝtaŭno (Penango) (la paĝo kaj ĉi tiu apartigilo ankaŭ kreitaj de ThomasPusch) en Malajzio, Aŭstralio, Kanado, Britio ktp. Vidu ekz la diskuton Diskuto:Houston (Teksaso): Eĉ la Hustono en Teksaso ne estis ŝanĝata al "Hustono".

Alie, ni ŝanĝu la komprenon pri "ĉefurbo" de ŝtato en VP:TA al urboj enhavantaj "centran urbon" de teritorio, provinco, ktp.--Salatonbv (diskuto) 03:15, 16 Maj. 2014 (UTC)

Principe mi tute simpatias pri la nomigo "Georgurbo", kaj plie mi samopinias kun Salatonbv ke - kiam eblas - bonas doni eksterajn referencojn por termino, do la fontindiko el la itala vortarego, kiun ekzemple mi ne havas hejme, estas valora. Tamen bonas lasi iom da tempo por kolekti eblajn aliajn fontinformojn. Mi hejme en mia nederlanda vortaro de Middelkoop (1992) ne trovis indikon pri e-lingva urbonomo, kaj en mia franca vortaro de Le Puil kaj Danvy (1991) trovis laŭ mi maltaŭgan esperantigon, nome "Ĝeorgtaŭno" (paĝo 934, mi nomus tion tajperaro, ĉar nek estas kialo favora al uzo de "e" nek de "g"). Miaj aliaj vortaroj estas en la laborloko, kien mi revenos nur marde vespere - do mi petas semajnon da tempo por kontroli, kiujn eblecojn ofertas diversaj eksteraj fontoj. Principe kompreneble esperantigo de loknomo povas esti fonetika signifa, kaj ambaŭ metodoj havas sian avantaĝojn. Laŭ mia percepto eĉ fonetika esperantigo pli oftas ol signifa: Ekzemple neniu pridubus la esperantigojn de la germanaj urboj "Nurenbergo" aŭ "Hajdelbergo", kaj do neniu proponus alternativojn "Nurenmonto" aŭ "Hajdelmonto" (de: -berg = eo: -monto). Sed la diferenco de tiuj urboj al la diversaj urboj nomataj Georgetown estas, ke en Nurenbergo aŭ Hajdelbergo ekde multaj jardekoj estas aktivaj Esperanto-movadoj, kaj pri la e-lingvaj loknomoj estas skribaj fontoj el tri jarcentoj (la 19-a ĝis 21-a). Kaj krome homon kun nenia kono pri la geografio de Eŭropo eĉ povus konfuzi nomformoj "Nurenmonto" aŭ "Hajdelmonto", ĉar fakte tute ne temas pri montoj. La avantaĝo de nomformo Ĝorĝtaŭno estas, ke ĝi klare rilatas al la prononco, eblas dedukti ke la nacilingva formo estas anglalingva, kaj povas mem "nacilingvigi" la e-lingvan nomon al anglalingva formo "Georgetown". E-lingva nomo "Georgurbo" same bone povus rilati al la franclingvaj urbonomoj Georgeville en Kebekio aŭ Nov-Skotio, aŭ al la germanlingva nomo de la historia kvartalo GeorgenstadtGeorgenvorstadt en Berlino ... kaj certe troveblus similaj ekzemploj pri alilingvaj loknomoj ankaŭ tradukeblaj al e-lingva "Georgurbo". Tamen laŭ mi ĉiuj tiuj kromaj ekzemploj krom la ĉefurbaj Georgtown-oj ne havas e-lingvajn dokumentajn referencojn, kiuj pruvus ĝenerale kutiman uzon de e-lingva nomformo "Georgurbo". Kaj eĉ se kreiĝus tiaj dokumentoj, kaj la lokoj atingus mondvastan famon en Esperantujo, eblus en apartiga listo diferencigi inter la diverslingvaj urbonomoj. Tial apliko de e-lingvigo "Georgurbo" por la ĉefurboj de Gujano kaj la Kajmaninsuloj tute ne malpermesatas. Mi nur pledas favore al iom da tempo por kontroli eksterajn fontojn. ThomasPusch (diskuto) 14:10, 16 Maj. 2014 (UTC)
Pri la lasta frazo de Salatonbv: Mi komprenas la frazon en VP:TA#Esperantigado de nomoj tiel ke "nomoj de landoj (ĉu sendependaj, ĉu pridisputataj)" "ĉiam estu esperantigita"j. Tio ne signifas, ke nomo de ĉefurbo de provinco aŭ distrikto aŭ alia administra unuo ne rajtus esti esperantigata, sed ke ne estu devigo pri esperantigo: Se esperantigo de tia urbo estas ofte uzata en skribaj tekstoj, do estas eksteraj referencoj pri tio, tiam bone, alikaze en duba situacio prefere ne inventiĝu "pure vikipedia esperantigo" de la loknomo. Tiel sencas, kaj tiel laŭ mi restu. Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 14:17, 16 Maj. 2014 (UTC)
@ThomasPusch: Bone, kiel VP:TA diras, "nomoj de landaj ĉefurboj" "ĉiam estu Esperantigitaj" sed ne nepre de centraj urboj.--Salatonbv (diskuto) 08:30, 17 Maj. 2014 (UTC)

Ĉi tiu artikolo estas strangegaĵo. La plej multaj menciitaj urboj ne havas establitan nomon en Esperanto. Ilia komunaĵo estas, ke ili havas (aŭ havis) nomon, kiu devenis de formo de "Georgo" (nepre tiel en Esperanto). Ili ne havas la saman nomon, eĉ nacilingve, kaj la "George"-nomo de la urbo en Gambio ŝajnas esti malaktuala. Oni listigu la nacilingvajn nomojn, kaj eble la listo aperu en la artikolo pri la nomo "Georgo". Ankaŭ Georgijevsk devus esti en la listo, kaj tiu urbo certe ne nomiĝas "Ĝorĝtaŭno" en Esperanto! Lingvano (diskuto) 14:56, 16 Maj. 2014 (UTC)

Bonvolu bone legi la diskuton, Lingvano. Neniu proponus esperantigi per nomo "Georgurbo" ĉiujn loĝlokojn kies nacilingva nomo komenciĝas per la kvin literoj "G-e-o-r-g" (alikaze ankaŭ la germanlingvaj loĝlokoj Georgenthal, etimologie "georga valo", Georgensgmünd, "georga riverkunfluejo" aŭ Georgenberg, "georga monto", kaj multaj diverslingvaj loĝlokoj nomataj "Sankta Georgo") pridiskutiĝus; en tiu pli vasta kategorio laŭ mi ankaŭ estus Georgijevsk - laŭvorta ruslingva ekvivalento al "Georgburgo" miakomprene estus iu fikcia nomo kiel "Гео́ргиград", sed laŭ mia scio urbo de tiu nomo ne ekzistas. Kaj ankaŭ ne estas propono doni e-lingvan nomon al la kvartalo de Berlino aŭ la urboj en Kebekio kaj Nov-Skotio. La sola demando estas, ĉu permeseblas kaj laŭ eksteraj referencoj pli bonas favorigi esperantigon "Georgurbo" al "Ĝorĝtaŭno" por la ĉefurboj de Gujano kaj Kajmaninsuloj, pri kiuj la e-lingva vikipedio postulas e-lingvan nomformon (kaj laŭ la citita itala vortaro eble la nomojn de ankaŭ aliaj samnomaj urboj internacie konataj, kiuj povas esti e-lingvigataj, kaze ke ekzistas konvinkaj eksteraj fontoj, sed ne estas ajna devigo). ThomasPusch (diskuto) 15:51, 16 Maj. 2014 (UTC) -- Cetere... al kiu urbo en Gambio vi aludis, Lingvano?? Mi tute ne trovas la landonomon Gambio en tiu-ĉi diskuto.
"Georgurbo" estas "Ĉefurbo de Gujano" laŭ vortaro.net (PIV). Mi supozas, ke la ĉefurbo de Kajmaninsuloj nomiĝu same. Ĉu iu kontraŭas? Mi tamen opinias, ke ĉi tiu artikolo estas strangaĵo, ĉar ĝi temas ne pri iu urbo, kies nomon oni eble volas esperantigi, sed pri inventita vorto, kiun iu eble volas apliki iel. ("Gambio" estas menciita en la artikolo.) Lingvano (diskuto) 16:24, 16 Maj. 2014 (UTC)