Diskuto:Şanlıurfa

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvolu ne simple inventi iujn pseŭdovortojn kaj nomi ilin "esperantaj". Ekzemple la dua nomo en "Eŭfrato kaj Tirgo" simple ne ekzistas, la rivero en Esperanto nomiĝas Tigriso. Kaj nomo de profetoj "Ibrahim ankaŭ nomata Abraĥamo kaj Ayub (kun ipsilono) ankaŭ nomata Job" ankaŭ ne ekzistas, ĉie, en la esperanta Torao, la kristana Malnova Testamento kaj ankaŭ en la esperanta Korano ili nomiĝas Abrahamo (kun h, ne kun ĥ) kaj Ijob. Esperanto estas lingvo kiel ĉiuj aliaj, kiu havas fiskajn vortojn, kaj vi ne, pensante ke vi estas pli bona islamano kaj scias pli bone, povas impulse ŝanĝi la esperantan Koranon.

Koncize: se vi ne scias kiel nomiĝas iu vorto en Esperanto, iru al alilingva teksto pri la temo, tie en la listo pri lingvoj maldekstre elektu la vorton Esperanto kaj sekvu la tekston tie. Kaj se vi volas proponi iun alternativan nomigon, nepre faru tion nur citante elstarajn esperantlingvajn fontojn kiel referencoj kaj prefere prezentu viajn referencojn unue en la diskutpaĝo. ThomasPusch (diskuto) 09:47, 31 dec. 2023 (UTC)[Respondi]