Diskuto:Adomas Jakštas

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paĝotitulo[redakti fonton]

Mi proponas alinomigi tiun ĉi artikolon de Adomas Jakštas al Aleksandro Dombrovski. Ja sub tiu ĉi nomo tiu ĉi homo estas konata esperantlingve, ĉar li uzis sole ĝin por esperantlingvaj verkoj. Nur en la litova li verkis sub tiu kaŝnomo, kiu apenaŭ estas konata de esperantistoj. Kompreneble la movo lasos post si alidirekton Adomas Jakštas → Aleksandro Dombrovski. Kiu estas kontraŭ tiu propono? Se neniu, post "konvena" atendo mi (aŭ, se mi forgesos, iu ajn) efektivigos la ŝanĝon. — Tonymec (diskuto) 23:21, 28 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Bona ideo. Faru laŭvole post unu semajno ekzemple? Ĉu en ordo por la aliaj?--Alifono (diskuto) 08:53, 29 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]