Diskuto:Asocio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen la PIV difino de la termino asocio:

1 Grava societo, kuniganta la membrojn por komuna celo: Internacia Scienca Asocio Z; Universala E.-Asocio; Sennacieca Asocio Tutmonda; landaj, laboristaj asocioj. ☞ kompanio, ligo, unio.

2 Aro da kunligitaj diversaj aferoj, kiuj kvazaŭ alkroĉiĝas unu al alia: tiu poemo prezentas strangan asocion de ideoj; Ⓚ (analoge) molekulasocioj.

3 ☼ Vegetaĵa aŭ mikroba kunaĵo, klare difinita flaŭre, ekologie k disvastiĝe. ☞ biocenozo.

La nuna artikolo estas pri la 1-a. Mi volas krei artikolon kaj verki pri la 2-a. BV fari alidirektilon por asocio por diferenci. Mi ne estas certa kiel fari por ne malaperigi la ekzistantan enhavon sub la sama nomo. Dankon! --aldonis sen subskribo uzanto Sj1morje 10 jan. 2022‎

Tri tagojn pli poste li mem plenumis sian propran demandon. Sub asocio (apartigilo) nun diferenciĝas

Bone, do problemo mem solvita. Mi tamen nun ankoraŭ aldonas ŝablonon {{apartigila paĝo}}, por pli vidigi la apartigilon. ThomasPusch (diskuto) 14:29, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

@Uzanto:Sj1mor @Uzanto:ThomasPusch Bv ne kopiu el PIV. Taylor 49 (diskuto) 22:09, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ne kopiis el PIV, nur kopiis el la vikipedia apartigilo Asocio (apartigilo) la tri liniojn al tiu ĉi diskutpaĝo. Tiu kopiado de vikipedia paĝo al alia vikipedia diskutpaĝo sendube permesatas. Sed vi pravas, Taylor, ke la tri linioj iel aspektas vortarecaj. Tamen por vikipedia apartigilo tia vortara koncizeco tute bonvenas. Tamen ĝustas, ke bonas iom alivortumi la frazojn, por krei ion novan (mi ne aparte kontrolis en PIV, ĉu la vortumo estis de tie), kaj bonas se eble aldoni referenco(j)n al la vera PIV-teksto, kiel kutime en artikoloj. Aparte la simboloj kiel ☞ "aspektas PIV-aj", kvankam: PIV ne havas la kopirajton je tiu mano kun montrofingro, la "fingrosigno" (d:q6017816) estas tute normala tipografia signo, kaj permeseblas en tekstoj. Do ĝin laŭ mi ne necesas nepre anstataŭigi per milfoje viditaj du vortoj "vidu ankaŭ", nur por kaŝi ĉian similecon al la miniatura PIV-teksto. @Uzanto:Sj1mor Ĉu vi volas transpreni tion en la vikipedia apartigilo Asocio (apartigilo)? Alikaze ankaŭ mi morgaŭ aŭ postmorgaŭ povos transpreni la taskon, hodiaŭ ne plu. ThomasPusch (diskuto) 22:28, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
La teksto (kun la tipaj mallongigoj kiel "k" kaj specialaj simboloj kiel "☞") evidente venas de PIV, do iu iam kopiis ĝin de tie. Bv ŝovu ĉi tiun paĝon al Diskuto:Asocio (apartigilo). Taylor 49 (diskuto) 22:34, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Jes, dum kontrolo klaras vidi, ke Sj1mor kopiis la tekston neŝanĝite el PIV al la vikipedia apartigilo Asocio (apartigilo). Tial mi petis lin plupoluri la apartigilon, ĉar mi tute konsentas ke rektaj kopiadoj, eĉ se nur temas pri tri etaj linioj, senŝanĝe el vortaro al vikipedio estus piratado. Sed tiun mankon eblas forpoluri, kaj ĝi ne estas katastrofa piratado, ĉar pli malpli tiel devas aspekti apartigila listo, kaj se oni ekzemple el la angla vikipedio (licencita sub CC 4.0) ankoraŭ aldonas tri liniojn
tiam la apartigilo jam tute ne plu aspektas senŝanĝe kopiita el vortaro. Nur... ke mi ŝatus en apartigiloj laŭeble ne havi ruĝajn ligilojn, do per tri aldonaj ruĝaj ligiloj la devigo kreskas krei ne nur tekston asocio(3), sed tuj asocio(3), asocio(4), asocio(5), asocio(6). Sed bone, ruĝajn ligilojn ankaŭ eblas forviŝi denove por 2 jaroj, se ĝis tiam neniu kompatis la "ruĝajn truojn". ThomasPusch (diskuto) 22:50, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
PS: @Taylor 49: Mi vidis ke vi jam faris la taskon kiun mi petis al Sj1mor fari morgaŭ... Tiam ankaŭ bone. Kompreneble via propono simple streki la trian signifon asocio (biologio), anstataŭ kiel mi ĵus proponis vastigi la subtemojn de PIV je tri pliaj subtemoj, komplete ŝparas ruĝajn ligilojn. Mi tamen ankoraŭ aldonos decan referencon al PIV, ĉar mi ne volas tute prisilenti la signifon asocio (biologio), nur ĉar hazarde ankoraŭ ne estas vikipedia artikolo pri tiu subtemo. Kaj mi ripetas, ke en mem farita apartiga listo tute permeseblos foje uzi la tipografian signon "fingrosigno" (d:q6017816), kiu ne estas posedaĵo de PIV, samkiel en diskutpaĝo (ne en enciklopedia artikolo) eĉ permeseblas foje uzi la vikipedian ŝablonon "rideto" {{{1}}} (kiu jam ne estas tipografia signo). ThomasPusch (diskuto) 22:56, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Tamen, mi vidis ke nun ankoraŭ 235 paĝoj ligas al la titolo asocio atendante la paĝon Asocio (sociologio) tie kaj ne volante nur ligi al la trilinia apartigilo. Kaj mi certas ke aldoniĝos pliaj paĝoj, ĉar se iu metas internan ligilon [[asocio]], tiu homo pensas pri asocio en senco de societo aŭ organizaĵo, ne pri revaj ideoj en psikoanalizo aŭ vegetaĵa aŭ mikroba kunaĵo. Tial mi proponas nomi la apartigilon Asocio (apartigilo), renomi la bazan artikolon de Asocio (sociologio) al Asocio, kaj lasi la titolojn Asocio (psikologio) kaj Asocio (biologio) kiel ili estas nun. Tio por principemulo povus ŝajni nesimetria nomado, sed la praktika ofteco jam nun estas "nesimetria", kaj en tiaj kazoj estas la kutima vojo malhelpi pli grandajn miskomprenojn. @Sj1mor: Ĉu vi konsentus pri tio? Fakte neniu paĝo ŝanĝiĝas, nur la titoloj kaj eventuale la komenco de unua frazo (laŭ modeloj kiel ekzemple Dallas (apartigilo) kaj Dallas, tiu urbo pri kiu oni unue pensas vidante la nomon, aŭ Abelo (apartigilo) / Abelo la insekto pri kiu oni unue pensas ktp). ThomasPusch (diskuto) 16:52, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Jes ja mi konsentas kun via saĝa propono. Sj1mor (diskuto) 17:00, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Bone, tiam mi rapide realigos la proponon. ThomasPusch (diskuto) 17:03, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Tute alia temo: pri la paĝo "Asocio" mem[redakti fonton]

La "internaciaj asocioj" kiuj nun listiĝas kiel ekzemploj havas la avantaĝon ke pri ili ekzistas esperantaj artikoloj, sed ĉar ili estas tiom internaciaj, tiom gravaj, li tute ne estas tipaj ekzemploj de volontula asocio: male, en Internacia Organizo por Normigado (ISO), Internacia Konsilio de Scienco, Internacia Astronomia Unio (IAU), Internacia Matematika Unio, Internacia Unio de Pura kaj Aplikata Ĥemio, Asocio Helmholtz, Asocio de Eŭropaj Universitatoj aŭ Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo supozeble eĉ ne troveblas unusola volontulo, sed multaj bele salajrataj profesiaj funkciuloj. Tial la Asocio de Beninaj Esperantistoj, sen salajrataj profesiaj funkciuloj, fakte estintus pli bona ekzemplo. Necesos ankoraŭ revizii la tekston.

@Taylor 49: Cetere pri la ĉapitro "Internaciaj normigaj teknikaj asocioj/komitatoj/institutoj/forumoj", sub kiuj kaŝiĝas tragikaj ĝermetoj multe sub la nivelo de artikola ĝermo mi hodiaŭ alskribis VladimirPF, kiu ekfaris la estontajn tekstojn en 2015 kaj evidente forgesis poste plunutri ilin ke ili atingu la minimuman nivolon de artikola ĝermo. Li laŭ mia juĝo havu 1-2 monatojn da tempo fari tion: se artikolo sekiĝis nemature dum 18 jaroj, 1-2 monatoj ne faras diferencon. Sed oni povus tamen elĵeti la mallongigojn al la listo "asocio", ĉar aparte de esti ankoraŭ tro malgrandaj tekstoj tiuj institucioj ankaŭ ne estas bonaj ekzemploj de "volontulaj asocioj". Nur ke vi, Taylor 49, konscias pri mia limdato kiun mi hodiaŭ proponis la VladmimirPF, kaj ne morgaŭ atakos la mizerajn ĝermetojn kaj proponos ilin por tujforigo... ThomasPusch (diskuto) 23:27, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Jes vi pravas ke la artikolo estas malbona. Mankas enhavo pri ideemaj asocioj. La liston kun luksaj tutmondaj organizajxoj kiel FIFA aux IEEE oni preferinde sxovu al alia loko. Taylor 49 (diskuto) 19:14, 2 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi proponas kunigon kun la artikolo "klubo". Angla vikipedio havas du apartajn artikolojn, sveda nur unu artikolon. Temas pri sama afero. Taylor 49 (diskuto) 22:17, 2 feb. 2024 (UTC)[Respondi]