Diskuto:Badeno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi ni ŝanĝu la titolon al Badeno. Tiu formo estas la formo kutime uzata en la kunmetita nomo Baden-Virtembergo. Aldone, nek en la germana nek en iu alia lingvo estas tiu "i" post la "n", do estas neniu kialo por enkonduki ĝin en la Esperantan nomon. Ĉu iu kontraŭas ĉi tiun titolŝanĝon? Marcos 18:23, 25. Jul 2009 (UTC)

Mi samopinias, kaj konsentas kun tiu nomŝanĝo. Moldur 20:35, 26. Jul 2009 (UTC)
Mi nun ŝanĝis la titolon laŭe. Marcos 22:21, 26. Jul 2009 (UTC)

La normale uzata esperanta nomo estas Badeno, kiu kun sia najbaro Virtembergo formas la nunan federacian landon Baden-Virtembergo. La formo "Baden-Virtembergo" estas uzata de baden-virtembergaj esperantistoj mem (ekz-e en la "Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo", BAVELO). Ĝi ankaŭ estas listigita de la akademiano Bertilo Wennergren en: http://bertilow.com/lanlin/notoj.html#DE . La formoj "Badenio" kaj "Vurtembergo" estas strangaĵoj kiuj aperas en NPIV, sed mi en multegaj jaroj esperantistaj neniam renkontis ilin en efektive uzata Esperanto. Sufiĉas ke oni menciu tiujn kiel alternativaj formoj unufoje en la komenco de la ĉefartikolo, sed nenio plu. - Moldur (diskuto) 09:26, 20 Aŭg. 2015 (UTC)