Diskuto:Baroka pentrarto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Famaj reprezentantoj ??? ĉu vere ?? Ĉu ne nur temas pri ŝatataj pentristoj de unu el la kunlaborantoj de la vikipedio ?? —La komenton aldonis, sen subskribo, 80.15.136.86 (diskuto • kontribuoj)

Nu, reprezentantoj ili estas kaj famaj certe ankaŭ, krome tiaj listoj neniam estos kompletaj. Kritikinda estas tamen la mankanta majuskligo de kelkaj familiaj nomoj. Mi mem tion ne volas korekti, ĉar mi ne bone konas la kutimojn de portugalaj nomoj. Amike, --Unukorno 18:39, 15. Dec 2002 (UTC)
Ne, ne temas pri tio - fakte ĉiuj famuloj estas en nigraj literoj kaj tiuj indikitaj ja ne estas - estis nur tempo-manko por "aldoni" la plej famajn. —La komenton aldonis, sen subskribo, 213.58.92.234 (diskuto • kontribuoj)

La problemo de la artikolo sen sia ĝisnuna formo ne tiom estis, ĉu la elekto de pentristoj estus subjektiva, sed precipe, ke ĝi estis nur amaseto de nomoj, sen eĉ unu frazo kaj sen iu alia stilero de vikipedia artikolo. Konsekvence metiĝis ŝablono "ĝermeto", kiu prave minacis forigi la nomliston, se ne aldoniĝas almenaŭ tri plenaj frazoj. Mi tial aldonis iom da teksto, metis kvin ekzemplajn pentraĵojn, kiujn mi elektis pro la kriterioj ke ili ĉiuj havas apartajn e-lingvajn vikipediajn artikolojn kaj estas de malsamaj artistoj, kaj vidigis nur la nomojn de tiuj pentristoj el la antaŭa listo kiuj laŭ la stato de hodiaŭ priskribiĝas en apartaj e-lingvaj vikipediaj artikoloj. Se ekestas pliaj biografiaj artikoloj pri barokaj pentristoj, tre bonvenas ilia aldono ĉi-tie. Tiel per kreo de novaj e-lingvaj artikoloj eblas plielstarigi siajn persone plej ŝatatajn pentristojn, sen esti akuzata pri subjektiveco... ThomasPusch (diskuto) 21:13, 7 Nov. 2013 (UTC)