Diskuto:Captain America: Civil War

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Kapitan Ameryka: Wojna bohaterów » el la pollingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.

Traduko de titolo[redakti fonton]

Marek, mi petas vin ne forigi miajn ŝanĝojn. Ne gravas, ke la titolo de la filmo ne aperas en Esperanto-literaturo: mi nur aldonas la tradukon de la titolo por oni ĝin komprenu. Aŭ vi opinias natura, ke ĉiuj Esperanto-parolantoj komprenu ĝin en la angla? — La komenton aldonis, sen subskribo, iu kun IP-adreso 109.188.126.100 (diskuto) 02:29, 15 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. Dankon ke Vi diskutas. Mi pensas ke demanto ĉu iu komprenas angle ne estas grave en tiu situacio. Mi forigis vian tradukon ĉar ĝi estas originala esplorado. Vidu: Vikipedio:Ne faru originalan esploradon kaj Vikipedio:Kontrolebleco . Vikipedio estas encyklopedio do ni ne povas ĉi tie mem traduki titolojn, nomojn ktp. Ni devas uzi referencojn por prezenti ke ke titolo funkcis en esperantujo. Se titolo ne havis esperantlingan version ni devas uzi orginalan titolon (ne gravas ĉu orginala titolo estas angla, germana aŭ alia) Ĉu mi klare skribis? Ĉu ni nur konsentas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:16, 15 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Marek, tio ne estas esplorado, tio estas traduko de la nomo, por oni komprenu pri kio temas. Alie tute absurde estas havi tiajn artikolojn: tiaj filmoj apenaŭ havos "oficialan" E-titolon ĉar apenaŭege Esperanto-komunumo kapablas kaj bezonas elspezi por tradukado kaj demonstrado de la filmo.—La komenton aldonis, sen subskribo, Oldaru (diskuto • kontribuoj) 21:32, 15 aŭg. 2016‎ (UTC)[Respondi]
Mem tradukado de nomo estas propra / orginala esplorado. Por kompreni pri kio temas oni devas uzi titolojn kiu estas konata (kiu antaŭe ekzistis) ne kiu vikpedisto mem konstruis (mem tradukis). Pardonu sed mi ne komprenas kial vi pensas ke havi tiajn artikolojn estas absurde. Mi pensas ke ne estas problemo havi artikolon pri ideoj (egzemple filmoj) kiuj ne havas ankoraŭ esperantlingvajn nomojn. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:20, 15 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Se oni alinomus ĉi tiun artikolon el la anglalingva titolo al esperantlingva, tio tre verŝajne estus originala esploro. Sed kial ni ne provizu prononcojn kaj tradukojn de diverslingvaj titoloj? Imagu, ke la artikolon legas persono, kiu jam legis aŭ aŭdis pri tiu filmo, aŭ eble eĉ spektis ĝin, en alia lingvo ol Esperanto kaj la angla; se tiu persono ne posedas la anglan lingvon, ĉu por li aŭ ŝi facilos kompreni, pri kio temas? Marek, ĉu vi opinias ke ĉiu homo en la mondo havas devon ellerni la anglan lingvon? Gamliel Fiŝkin 20:36, 15 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
@Gamliel Fishkin: provizi prononcojn estas tute alia afero ol provizi esperantlingva traduko de titoloj. Tradukado estas verkado. Mi ne postulas ke ĉiuj homoj posedas anglan lingvon. Teksto estas klara ankaŭ kiam titoloj estas en orginala lingvo ankaŭ kiam homoj ne komprenas la orginala lingvo. Titolo estas nur etikedo / identigilo kaj povus esti numero (ekzemple numero el vikidatumoj) kaj ankaŭ teksto estus klara. Mi oponas kantraŭ mem-tradukoj de titoloj en vikipedio ĉar ni ne kontrolas ĉu homoj kiu redaktas vikipedion estas kompetenta do kredindeco de vikipedio rezultas nur el kontrolebleco. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:28, 15 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Originala esploro estus, se oni anstataŭus originalan titolon per senfonta traduko. Sed la originala titolo ja ĉeestas; ĝia traduko estas ĝuste informo, aldone al aliaj informoj en la artikolo. Gamliel Fiŝkin 01:09, 16 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Marek, ĉu mi eraras, aŭ vi vere TRADUKIS tiun ĉi artikolon el la pola versio (verŝajne, siavice, tradukita, ekzemple, el la angla)? Sed kio do pri "traduko estas verkado"?
Mi opinias, ke vi tro vaste komprenas "originalan esploradon".
Oĉjo Ĉajka — La komento estas aldonita je 22:26, 15 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Marek, ĉesu. Kion vi diros pri tio: La Mastro de l' Ringoj (filma serio)? Ĉu ankaŭ tio estas originala esplorado? Tiu filmo ne estas en Esperanto. --Oldaru (diskuto) 20:26, 30 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]