Diskuto:Castanopsis cuspidata

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Forstbirdo:. Kie mi povas kontroli ke en Esperanto ekzistas nomo: "Pintfolia kastanopso"? Mi proponas alinomigi al Castanopsis cuspidata aŭ aldoni referencon en Esperanto. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:57, 13 Okt. 2014 (UTC)

Nenie en Esperantujo jam ekzistas publikaĵo pri tiu specio. Ĉu ni devas atendi ankoraŭ 200 jarojn por trovi Esperantan nomon por tiu specio ? Ridinde ! --Forstbirdo (diskuto) 12:21, 13 Okt. 2014 (UTC)
Ne ridinde. Ni (vikipedistoj) ne povas mem krei nomojn. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:28, 13 Okt. 2014 (UTC)
Cuspidata = pinta (temas evidente pri la folioj). Ĉu tradukado estas ia krimo en Vikipedio ???? --Forstbirdo (diskuto) 20:34, 13 Okt. 2014 (UTC)
@Forstbirdo: Tradukado ne estas ia krimo. Mem tradukado de propraj nomoj kaj terminoj estas "krimo" / eraro. Vikipedistoj ne povas fari tion ĉar tio estas originala esplorado kaj tio estas kontraŭ Vikipedio:Kontrolebleco. Ĉu mi persvadis Vin? Tio ke en Esperanto ne ekzistas Esperanta nomo ne estas nur Esperanta problemo. En mia hejma lingvo (pola) ankaŭ ofte ne estas pollingvaj terminoj. Ekzemple: pl:Facebook, pl:Peptococcaceae, pl:Oxford University Press Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:59, 13 Okt. 2014 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: Ĉu vi pensas, kion vi alportas kaj kion vi detruas ? Certe vi rajtas kaj mi ankaŭ preferas Castanopsis cuspidata kiel titolo sed ankaŭ oni povas pensi alie, kun rigidaj sentoleramaj metodoj oni detruas nian vikipedion. --pino (diskuto) 20:59, 24 Okt. 2014 (UTC)
@Pino~eowiki: Mi pensas kion mi alportas kaj kion vi detruas. Mi alportas kontroleblecon kaj mi detruas originalan esploradon. Ne estas vero ke mi preferas Castanopsis cuspidata. Mi nur postulas referencon. Mi pensas ke estos bone ke ĉiuj artikoloj havos esperantajn titolojn sed vikipedistoj ne povas krei esperantajn titolojn - vikipedistoj povas nur kolekti esperantajn titolojn. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:25, 25 Okt. 2014 (UTC)
Mi ne plu emas polemiki tie. Klopodu vi mem cerbumi por vidi konkretan rezulton de via ago. --pino (diskuto) 20:28, 25 Okt. 2014 (UTC)
Pardonu, mi havas nonan intencon. Eble mi ne vidas ion sed mi petas klarigu/persvadu al mi. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:34, 25 Okt. 2014 (UTC)
Post via ago nia pli aktiva kaj serioza kunlaboranto de projekto biologio foriris. --pino (diskuto) 07:52, 26 Okt. 2014 (UTC)
Mi bedaŭras. Tio estas al mi malbona surprizo. Mi pensas, ke diskutoj estas ordinara kaj bona parto de kunlaboro en Vikipedio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:10, 26 Okt. 2014 (UTC)
Vi ne nur diskutis vi ankaŭ alinomis. --pino (diskuto) 09:30, 29 Okt. 2014 (UTC)
Mi ne scisis ke tio estas tiel granda problemo. Mi promesas ke mi ne alinomos. Eventuale nur mi proponos alinomigi. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:45, 29 Okt. 2014 (UTC)
Mi baze aligas al Uzanto:Marek Mazurkiewicz pri la ideo, ke oni devas montri fontojn pri esperantigo. Tamen, estas ankaŭ grave diskuti antaŭ ol alinomi titolojn. Kaj plej grave estas riĉigi la enhavon de artikolo. Mi komprenas, ke senfonta esperantigo estas malagrabla. Tamen, kiel Forstbirdo diras, estas iom ridinde atendi ankoraŭ kelkaj jarojn por trovi Esperantan nomon ekstere de Vikipedio. Mi pensas, ke oni povas agi iomete "libere" en Vikipedio. Tre mankas kunlaborantoj en nia vikipedio.--Salatonbv (diskuto) 02:42, 21 Sep. 2015 (UTC)
Mi penas ke laŭ Vikipedio:Kontrolebleco ni (vikipedistoj) devas atendi ankoraŭ kelkaj jarojn por trovi Esperantan nomon ekstere de Vikipedio. Se ni ne atendos, poste nomo el Vikipedio iros al literaturo. Tio estas tre malbona ĉar enciklopedio havas alian funkcion - kolektado ne kreado. Kreado estas funkcio de sciencistoj en sciencaj revuoj. Grave oni estas ke estus multe enhavo sed pli grave oni estas ke enhvao estus laŭ referencoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:58, 21 Sep. 2015 (UTC)
Ne forgesu, ke la vorto "Vikipedi/o" estis kreita de vikipediistoj;-)--Salatonbv (diskuto) 12:17, 21 Sep. 2015 (UTC)
Mi nun kontrolis, ke la lastaj redaktoj de talenta, diligenta - bedaŭrinde jam iama - kontribuanto Forstbirdo estis sur tiu ĉi paĝo. "Dankon" al Marek, kiu sukcese forpelis homon, kiu aktive kaj fakte aldonis al nia Vikipedio. Nekredeble.Narvalo (diskuto) 11:53, 9 Okt. 2015 (UTC)
Mi ne forpelas. Mi nur proponas ne redakti sen referencoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:06, 9 Okt. 2015 (UTC)
Rilate la uzadon de "ujo" kaj "io" por landaj nomoj, ni havis antaŭ tri jaroj ampleksan kaj findecidan diskuton kun baloto, kiuj partoprenis preskaŭ cent el la plej aktivaj kunlaborantoj, do absolute reprezenta. Dum ne venas gravaj novaj faktoj, tiu disukto restu fermita por ĉiam. Se novulo sen kono de tiuj faktoj volas trudi novan koncepton, unue studu la faktojn. La argumento pri serĉilo estas fakte tre magra argumento por relanĉi tiom ampleksan debaton kaj ankaŭ ne nova. En la konkreta kazo cetere: Simple serĉu nek pri "Germianio" nek pri "Germanujo" sed simple pri la radiko "German", kaj tiam la maŝino trovas ĉion! DidiWeidmann (diskuto) 13:25, 4 Okt. 2015 (UTC)
@Forstbirdo: kial vi skribias ĉi tie pri tio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:02, 12 Feb. 2016 (UTC)
Kara, ĉu vi vere ne komprenas ke la ne-respekto de la Zamenhofaj kaj laŭfundamentaj ujo-formoj estas kontraŭ la interkonsentitaj labormanieroj en tiu ĉi Vikipedio? --Forstbirdo (diskuto) 07:20, 13 Feb. 2016 (UTC)
Pardonu ke mi ne klare skribis. Mi ne diris pri "ujo" / "io" afero. Mi diras pri loko por diskuto. Mi ne komprenas kial >Diskuto:Castanopsis cuspidata< estas bona loko. Mi pensas ke pli bona loko estus Vikipedio:Diskutejo/Diversejo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:27, 13 Feb. 2016 (UTC)