Diskuto:Cenzuro de pedofilio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la unua sekcio[redakti fonton]

Mi ĵus legis la jenan tekston tute neneŭtrala, manipulanta, redaktata en infaneca kaj ne enciklopedieca maniero, enhavanta gravajn konceptualajn erarojn kaj esprimanta, nur, personajn opiniojn favore al cenzuro, aldonita de la uzanto-administranto DidiWeidmann en la artikolo, ene de rubriko kreita ĝuste por tio, kun titolo same neneŭtrala:

"Necesas emfazi, ke rilate al pedofilio cenzuro fakte ne eviteblas, ĉar evidente la sinteno defendi pedofilion kiel akceptebla konduto estas provo akceptigi perforton kontraŭ infanoj kiel akceptebla konduto. Kiam oni studas la cenzuron de pedofilio, tio ne eblas ne konsiderante la fakton, ke seksaj agresoj de plenkreskuloj kontraŭ ifanoj kaŭzas al la infanoj dumvivajn damaĝojn.[1] Tial la leĝaro de la plej multaj ŝtatoj en la mondo rilate al pedofilia kaj similaj movadoj antaŭvidas regulojn, per kiu la rajto al libera esprimo certagrade estas limigita. Celo de tia cenzuro nature ne devas esti la limigo de la libera informado sed precipe la malebligo de interkonatiĝo de pedofilaj krimuloj kaj ties organiziĝon."

Tiu teksto kaj tiu rubriko, kun titolo kaj enhavo tute nenenŭtralaj kaj enhavantaj la ceterajn neregulecojn cititaj, ne povas resti en la artikolo kaj la uzanto DidiWeidmann tutsimple ne rajtas uzi la artikolojn de Vikipedio por manipuli kaj altrudi siajn personajn opiniojn rilate al la temoj en ili pritraktataj, ĉi-okaze rilate al la fakto de la cenzuro de pedofilio. Se tiu ĉi uzanto estas favora al la cenzuro, kiel senvuale kaj sen ia honteco li mem agnoskas, la artikoloj de Vikipedio ne estas la loko por ke li altrudu siajn personajn kredojn, opiniojn aŭ vidpunktojn ĉi-rilate. Ĉar antaŭe mi jam provis korekti aliajn manipuladojn kaj altrudojn de personaj opinioj fare de tiu ĉi uzanto en aliaj enhavoj rilate al pedofilio (nome en la rubriko "Ĉu vi scias" de Portalo:Pedofilio - ne plu ekzistas) kaj tiu ĉi uzanto minacis min per forbaro el Vikipedio (vidu mian diskutpaĝon), mi petas de la ceteraj administrantoj la forigo de la teksto supre menciita, pro la reguloj de Vikipedio rilate al neŭtrala vidpunkto.--Pangea (diskuto) 13:59, 4 Jan. 2014 (UTC)

Kara DidiWeidmann, mi ankaŭ volas pli da fontoj por subteni la sekcio. Mi pensas, ke en enciklopedia artikolo kelkaj esprimoj estas neneŭtralaj kaj superfluaj, kiaj "Necesas emfazi" (Oni povus antaŭe diri ke "D-ro A kaj B emfazis ke"), "fakte" (eble superflua esprimo), "evidente" (same), "akceptebla konduto" (en kiu socio?). "kaŭzas al la infanoj dumvivajn damaĝojn" (se nur unu fonto, estus bone diri ke "laŭ Johannes Kruse" ).
Kara Pangea, ĉar vi povus skribi belan esperanton kun fontoj en artikol-nomspaco, bonvolu vidi vian buŝon ankaŭ en diskutopaĝo. Bonvolu ne tute nei alian personon. Diskutopaĝo estas ejo por plibonigi la kunlaboradon ĉe artikolo.--Salatonbv (diskuto) 15:57, 4 Jan. 2014 (UTC)
Mi agnoskas, ke la alineo en ĝia origina formo estis mallerte formulita kaj ne sufiĉe dokumentita. Jen mi ĝin nun modifis, kaj mi en ĉi-tiu kazo ankaŭ ne neas, ke ĝi ankoraŭ ne estas en ideala formo. Eble la titolo estu tute alia. Fakte la problemon en la artikolo mi vidas, kiam oni parolas pri "cenzuro de pedofilio" tio insinuas, ke temas pri misago kontraŭ pedofilio (insinuo de pozitiva valoro). Forigo de eraro el teksto en la senco de la vorto cenzuro ja ankaŭ estas cenzuro, sed forigo de eraro estas ne evitebla ago ekzemple en Vikipedio. Memkompreneble mi invitas vin (inkluzive Pangea) plibonigi ankaŭ miajn kontribuojn. Kaj mi estas konvinkita, ke ankaŭ Pangea tion povas estonte fari sen ripete ataki mian personon - pri kio mi estus tre dankema. Mi fakte en tiu-ci temo, tion mi agnoskas, ja estas tre emocia, ĉar mi en mia infaneco en infanhejmoj devis mem suferi teruraĵojn de diversaj pedofiluloj, kaj tial vere ne eltenas, kiam iu volas postuli, ke pedofilaj agoj estu permesataj aŭ tolerataj sub la sola kondiĉo, ke la infano deklaris sian konsenton aŭ prefere dirite ne defendis sin, kion la plenkreskulo simple interpretis kiel konsento. Konsiderante, ke punleĝo postulas devige, ke oni pruvas la kulpon de krimulo, tiam oni ja enkondukante la regulon de konsento, kiel tion pedofilaj aktivuloj postulas, devigus la akuzanton, pruvi, ke infano ne konsentis - afero en la plej multaj kazoj simple malebla, kun la rezulto, ke protekto de infano komplete malaperus, se oni aplikus tian regulon de konsento. Mi tute ne kontraŭas, ke ni en vikipedio dokumentu, ke tia pedofilia aktivismo ekzistas, kaj se tio estas la celo de Pangea, tiam tiu celo estas nobla. Sed se tia prezentado povas doni la impreson, ke en nia vikipedio tiaj ideoj estas prezentitaj kiel io bona, tiam tio estas malbona sendepende de la celo de la aŭtoro. Al tia malbona impreso unuflanke povas konduti tro unuflanka enhavo kaj elekto de prezentitaj temoj kaj aliflane uzado de beletaj bildoj kaj buntaj simboloj en maniero, ke povas unuarigarde estiĝi la impreso, ke temas pri reklamo ĝuste por tia afero. Do ekzmple la papilia simbolo en la ŝablono, kiu kondukas al la portalo Pedofilio simple superfluas. Kial oni tie ne uzas la portalo-simbolon anstataŭe por nur doni unu ekzemplon. Do mia peto ankaŭ por konservi la neŭtralecon de vikipedio, estas ke oni vere evitu ĉion en la artikoloj, kiuj povus krei la impreson, ke pedofilia aktivismo estas io subteninda! Kaj al tio krom la teksta enhavo kaj la referencoj kaj citaĵoj ankaŭ apartenas uzado de grafikaĵoj. Oni ne beligu teruraĵon per aldono de bela bildo! Kaj la simboloj de pedofilia aktivsimo estu prezentaj nur porinforme sed ne orname!DidiWeidmann (diskuto) 16:40, 6 Jan. 2014 (UTC)
Mi bedaŭras, ke vi havas traŭmaton pri tiu problemo. Tamen, encilopedio ne postulas personajn spertojn de sennomaj vikipediistoj. En via kazo, vi estas fama esperantisto, kaj se vi skribus ĝin ekstere de ĉi tiu retejo, kiel libro aŭ artikolo, poste aliaj vikipediistoj povus citi vian verkon en Vikipedio. Tio estus tre neŭtrala. Ankaŭ necesas akcepti, ke ekzistas kulturoj en la mondo, kiun oni povas rigardi kiel la sociaj membroj praktikas ritan pedofilion.
Mi nun serĉas la preskribon ĉi tie aŭ ie en alilingva vikipedio, kiun mi iomete memoras, dirantan, ke "ne skribu/redaktu la artikolojn, pri kies temoj vi fortege zorgas (enhavante de artikolo pri vi mem). Se vi farus tion, la artikolo emus esti ne-neŭtrala (eĉ se vi konus pri tio multe)". Ĝi povas esti adoptita al DidiWeidmann kun via persona sperto kaj Pangea, kiu laboris kun preskaŭ tute nur artikoloj rilataj al pedofilio ekde kiam li kreis sian konton.--Salatonbv (diskuto) 01:03, 7 Jan. 2014 (UTC)
Kutime la unua sekcio post antaŭparolo estas resuma ekspliko de artikolo. Do, ĉu ni ŝanĝos la sekcititolon al "Neceseco de cenzuro de pedofilio" aŭ nur "resumo"? Sub tia neŭtrala titolo, oni povus skribi ne nur la opiniojn por la ekzisto de cenzuro, sed ankaŭ tiujn kontraŭ la socia cenzuro. Ankaŭ mi opinias, ke la ekzemplo de vikipedia cenzuro ĉi tie povus ŝoviĝi al la suba kazo. Nuntempe, la sekcio de "Cenzuro de pedofilio laŭ medioj" nur listigas la kazojn, sed tiaj frazoj ("Vikipedio cenzuro ĝenerale okzas pro..." ) estas utilaj kiel "resuma frazo" (en:Topic sentence) antaŭ ditalaj kazoj. --Salatonbv (diskuto) 01:34, 8 Jan. 2014 (UTC)

Mi estas tro multe laca por daŭre debati pri la enhavo de tiu ĉi artikolo, sed ne estas tiu la ĝusta vojo por trakti la temon. Por esti neŭtrala, la artikolo ne povas taksi cenzuron kiel "necesa" aŭ "nenecesa", "bona" aŭ "malbona". La fakto tutsimple ekzistas kaj la artikolo devas priparoli sen juĝi la aferon. Kiel mi diris sube, mi lasis tiun ĉi artikolon nefinita kiam komencis la diskuto pri Portalo:Pedofilio. Mia intenco estis krei enkondukan sekcion klarigantan diversajn aspektojn historiajn, sociologiajn ktp, kiu siavice povus enhavi subsekciojn klarigantajn ekz-e la diversajn formojn de cenzuro, metodoj, pravigoj... La sekcio kreita de DidiWeidmann ja ne taŭgas, ĉar la enhavo kaj titolo estas entute malneŭtralaj, tendencaj, redaktataj en neenciklopedieca maniero kaj entenantaj neekzaktajn aŭ erarajn donitaĵojn.--Pangea (diskuto) 00:41, 11 Jan. 2014 (UTC)

Se vi estus laca, bonvolu repozi. Neniu povas posedi artikolon (d:Q4663994) kaj ne estas limtempo en nia projekto. Eĉ se vi ne redaktos, aliaj aldonos necesan informon kaj forigos probleman parton.--Salatonbv (diskuto) 07:30, 11 Jan. 2014 (UTC)

Ekzisto-pravo de la artikolo[redakti fonton]

Ŝajnas al mi bone, fronte al iaj komentoj, klarigi la ekzisto-pravon de tiu ĉi artikolo. La ekzisto-pravo de tiu ĉi artikolo estas la fakto mem de la ekzisto de cenzuro de pedofilio en diversaj formoj, t.e. la malpermeso aŭ barado en la aliro de libroj, artaĵoj, filmoj, revuoj, verkaĵoj, retpaĝoj, opinioj, sciencaj esploroj ktp, kritikaj al la oficialaj paradigmoj rilate al pedofilio altrudataj de registaroj, amaskomunikiloj, oficiala psikiatrio, kune kun la persekutado kaj molestado, kelkfoje eĉ enprizonigo, de verkistoj, artistoj, esploristoj, ĵurnalistoj, eldonistoj kaj aliaj personoj kritikaj al tiaj paradigmoj, tutsimple pro iliaj verk(aĵ)oj aŭ opinioj. Nepre restu klara, ke: Ne estas la samo pedofilio ol infana seksa misuzo, eĉ ne la samo ol pederastio; ke la leĝoj pri aĝo de konsento kaj la derivata jurisprudenco pri tio, kion oni konsideras aŭ ne infana seksa misuzo varias tre multe inter landoj kaj sekve rilatoj kontraŭleĝaj kaj konsiderataj misuzaj en unuj lando povas ja esti laŭleĝaj en aliaj; ke ekzistas esploristoj, asocioj, movadoj, aktivistoj, intelektuloj, verkistoj kaj personoj defendantaj ĉion antaŭe diritan, diskutantaj la oficialajn paradigmojn rilate al pedofilio, postulantaj nuligon aŭ reformon de la aĝo de konsento kaj kritikantaj la cenzuron koncerne tiajn aferojn; ke la cenzuro kaj persekutado uzata kontraŭ tiaj verkoj kaj personoj konsistigas kutime malobservon de la homaj rajtoj, kiel la fundamentaj rajtoj al parol- kaj inform-libereco, kion denuncis kelkfoje iuj aocioj pri homaj kaj civilaj rajtoj. Tio ĉio estas ĝuste kion la cenzuristoj volas silentigi por teni siajn paradigmojn.

Ja en la amaskomunikiloj estas malfacile trafi aludojn al la fakto de la cenzuro de pedofilio pro tio, ke tiuj medioj mem kutime praktikas ĝin kaj manipulas iun ajn aferon rilate al la temo, ŝajnigante pedofilion antaŭ la socio kvazaŭ sinonimo de infana seksa misuzo kaj neante iun ajn eblon de konsento fare de la neplenaĝuloj preter la leĝoj pri aĝo de konsento, pro speco de sankta dogmo, kiun neniu rajtas diskuti sen esti bruligita en la ŝtiparo. Tamen la fakto de cenzuro de pedofilio ekzistas per si mem kaj estas sufiĉe grava por pravigi artikolon. Eĉ iuj el la supre menciitaj amaskomunikiloj fojfoje iom apartiĝas de ĝiaj kutimaj manipulaj normoj kaj publikigas artikolojn kaj novaĵojn kiuj senvuale kvalifas "cenzuro" iujn faktojn riltajn al la cenzuro de pedofilio, eĉ en ĝiaj ĉeftitoloj (ejzemploj troveblas en la referencoj de la artikolo ligantaj al novaĵoj de iuj el tiaj ĵurnaloj).

La temo estas do pritraktenda kaj endas pritrakti ĝin kun maksimuma rigoreco kaj objektiveco, prezentante la faktojn, kiel ili vere estas kaj okazas, ne kiel la registaroj kaj televido volas, ke ili estu rakontataj.--Pangea (diskuto) 19:01, 6 Jan. 2014 (UTC)

En tiu punkto, ke estas pravo por tiu-ĉi artikolo mi konsentas plene kun vi. - Pri kio ni (tamen nur parte) malkonsentas, estas pri la rolo kaj funkcio de cenzuro. Ankaŭ estas necesa paroli pri funkcio de cenzuro - do evidente vikipedio unuavice devas esti enciklopedio kaj kerna regulo de ĝi estas, ke ĝi ne povas esti uzita kiel forumo por varbi por mondkonceptoj sendepende de ilia direkto - aliflanke la enciklopedio nature devas informi libere pri la ekzisto de tiaj mondkonceptoj, sed tia informo devas ĉiam okazi en tia formo, ke ne estiĝu la impreso, ke vikipdio subtenas tiun koncepton. Kiel ni vidas en la konkreta kazo, jam la diskuto pri neŭtraleco kaj objektiveco estas tre malfacila, ĉar ni ĉiuj kiel individuoj ja devige per per difino ne estas objektivaj sed ĉiam subjektivaj. Unu funkcio de cenzuro en vikipedio estas nature evidente forigi respektive transformi tiajn kontribuojn, kiuj ne plenumigas la supre menciitajn kondiĉojn - kaj fakte tio ja povas esti ankaŭ afero de disputo kaj malinterkonsento, ĉar jam pri tio, kio estas vikipedia kaj kio ne evidente ne regas interkonsento! La diskuto tamen ne estas malinteresa, kaj mi esperas, ke post la unua kvazaŭ milito ni nun alvenis sur alia nivelo, el kio naskiĝos fine io bona. Temoj, pri kiuj ni eble devas debati estas la konflikto inter la "libero kaj protektindeco de la rajtoj de la infanoj kaj tiuj de la pedofila plenkreskulo" - kaj ni vidas, ke temas pri konflikto - kiam oni debatas pri la aĝo de konsento, tiam oni evidente venas al tute malsama konkludo, kiam oni tion rigaras el la perspektivo de la infano aŭ de la plenkreskulo. Jen la kerno de nia problemo!DidiWeidmann (diskuto) 13:26, 7 Jan. 2014 (UTC)
Mi ĝojas, ke vi pripensas. Vi havas multajn erarajn ideojn pri pedofilio ĉar vi limigas ĝin al misuzoj kontraŭ infanoj. Ne estas nur problemo via, granda parto de la socio rigardas tiel pedofilion. Sed tiu ĉi ne estas necese sinonimo de infana seksa misuzo. Principe ĝi estas nur seksinklino, kiel aliseksemo aŭ samseksemo, kaj samkiel ne ĉiuj aliseksemuloj seksperfortas virinojn, ne ĉiuj pedofiloj misuzas infanojn. Eĉ ne ĉiuj, kiuj misuzas infanojn estas pedofiloj. Mi bedaŭras, ke vi havis tiajn malbonajn travivaĵojn dum via infaneco, sed vi ne devus universaligi viajn personajn spertojn. Aliflanke, mi volas memorigi, ke la diskutpaĝoj de la artikoloj ne estas debat-forumoj, sed spacoj por diskuti la enhavojn de la artikoloj kun la celo plibonigi ilin.--Pangea (diskuto) 00:35, 9 Jan. 2014 (UTC)

Pri Tomato Kechappu Kōtei[redakti fonton]

Ie oni povas vidi ĉi tiun fonton? Ĉu la japana filmo havis cenzoron en Francio? La germana artikolo ŝajnas senrilata.--Salatonbv (diskuto) 02:27, 8 Jan. 2014 (UTC)

La tuta enhavo de la artikolo estas nur skizo. Mi nur skribis la enkondukon kun la difino de cenzuro de pedofilio (ankoraŭ plilonginda kaj nekompleta), enmetis provizore kelkajn rimarkindajn kazojn de cenzuro kaj enmetis la ŝablonon "Nefinita". Mi volis plilongigi, plibonigi kaj korekti la artikolon dum la sekvaj jaroj, refarante la tutajn enhavojn, sed tuj estiĝis la "debatado" pri Portalo:Pedofilio kaj mi ne povis daŭrigi ĉar apenaŭ havis tempon por respondi tie, en la "debatado". Unu el la farendaĵoj en atendo estis verki rubrikon klarigantan kio estas cenzuro de pedofilio, kiel ĝi okazis tra la historio, konceptojn, jurajn aspektojn, malsamajn vipunktojn ktp. Koncerne Tomato Kechappu Kōtei, la filmo estis sekvestrita de la francaj tribunaloj pro tio, ke en ĝi aperas scenoj de nudaj infanoj, do estas evidente ke ja ekzistis cenzuro. Kontrolendas se la referenco en la germana rekte rilatas al la temo aŭ aperas tie pro eraro; la informoj estas prenitaj de aliaj artikoloj kiuj povas havi erarajn referencojn, aŭ la referencoj povas esti konfuzitaj dum iuj kopi-algluoj.--Pangea (diskuto) 14:55, 8 Jan. 2014 (UTC)

Analizo pri la malneŭtreco de la sekcio titolita "Cenzuro de pedofilia aktivismo ofte ne evitebla" kaj ĝiaj trompaj kaj eraraj asertoj kaj informoj[redakti fonton]

Mi provos analizi la gravan malneŭtralecon de la sekcio titolita "Cenzuro de pedofilia aktivismo ofte ne evitebla", kreita de la uzanto-administranto DidiWeidmann, kaj ĝiajn trompajn kaj erarajn asertojn, kun la celo demonstri ĝian neakcepteblecon. Mi ne analizos la antaŭajn versiojn de tiu ĉi sekcio, jam malfaritajn, sed nur la nunan.

TITOLO:

==Cenzuro de pedofilia aktivismo ofte ne evitebla==

La titolo mem estas tute malneŭtrala kaj ridinde neenciklopedieca (same ridinde neenciklopedieca ol la tuta enhavo de la sekcio), krom havi demagogian karakteron kaj centriĝi sur temoj ("pedofilia aktivismo") ne rekte ligitaj al la ĝenerala de la artikolo (krome ne pritraktataj poste en la enhavo de la sekcio).

ENHAVO:

"Necesas emfazi, ke rilate al pedofilio cenzuro en diversaj situacioj ne eviteblas, ĉar la sinteno defendi pedofilion kiel akceptebla konduto de la plej multaj sociaj instancoj estas konsiderata kiel neakceptebla ago. Laŭ la Monda Sanorganizaĵo Pedofilio estas konsiderita kiel malsano[1] kaj pri pedofiliaj publikaĵoj povas en certaj kazoj ankaŭ esti en konflikgo kun punleĝoj rilate porongrafio[2]. Kiam oni studas la cenzuron de pedofilio, tio ne eblas ne konsiderante la fakton, ke seksaj agresoj de plenkreskuloj kontraŭ infanoj kaŭzas al la infanoj dumvivajn damaĝojn.[3] Tial la leĝaro de la plej multaj ŝtatoj en la mondo rilate al pedofilia kaj similaj movadoj antaŭvidas regulojn, per kiu la rajto al libera esprimo certagrade estas limigita. Rilate al Vikipedio cenzuro ĝenerale okzas pro diversaj kazoj, precipe se artikolo vundas la neŭtralecon de vikipedio [4] kaj en la vasta senco nature la libereco en vikipedio liberiĝas per la fakto, ke ĉiu kontriubanto povas modifi ekzistantan tekston kaj farante tion en iu senco ankaŭ cenzuras."

Mi analizos la enhavojn detale, centrante min sur konkretaj esprimoj, vortoj kaj frazoj:

Jam dekomence la unuaj du vortoj Necesas emfazi estas neneŭtralaj kaj la esprimo neenciklopedieca. Tia esprimo nur estus akceptebla ekz-e en eventuala citaĵo de iu aŭtoro aŭ fakulo opinanta, ke "necesas emfazi tion aŭ alion", sed en la nuna formo ili nur povas esti komprenataj kiel persona opinio de la redaktanto mem.

La frazo daŭras: "(...) ke rilate al pedofilio cenzuro en diversaj situacioj ne eviteblas (...)". La esprimo "diversaj situacioj" estas svaga kaj ambigua, ĝi ne klarigas iun aldonan informon nek kiajn "situaciojn" aludas. Krom tio, la vorto "situacio" ne ŝajnas taŭga en tiu ĉi kunteksto. La esprimo "ne eviteblas", krom esti tuŝata de la antaŭe dirita, estas neneŭtrala, tendenca kaj senbaza, ĉar ĝi asertas kaj starigas iun supozeblan devigon, neeviteblecon de cenzuro, bazitan sur personaj opinioj.

Daŭras: "(...) ĉar la sinteno defendi pedofilion kiel akceptebla konduto de la plej multaj sociaj instancoj estas konsiderata kiel neakceptebla ago." Tiu ĉi frazo enhavas plurajn gravajn konceptajn erarojn: Unue, pedofilio ne estas konduto, sed nura seksinklino. Tiel ĝi estas oficiale definata de la Monda Organizaĵo pri Sano en sia Internacia Klasifiko de Perturboj[1], kaj de la Usona Asocio pri Psikiatrio en sia Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj (DSM)[2]. Tiuj institucioj, maksimumaj aŭtoritatoj koncerne la medicinajn oficialajn difinojn kaj sintenojn rilate al pedofilio, priskribas tiun ĉi kiel elementan seksinklinon al antaŭadoleskaj aŭ fruadoleskaj infanoj. Krom la erara kaj tre disvastigita ideo inter la popolo, ke pedofilio konsistas el "agoj" (nome en seksaj agoj kun infanoj), la OMS kaj la DSM neniel difinas oficiale pedofilion kiel "agon", malpli kiel "neakcepteblan agon", sed kiel nuran seksinklinon. En tiu ĉi frazo, do, la redaktanto priskribas pedofilion ne laŭ la oficialaj difinoj de la OMS kaj de la DSM, sed laŭ liaj propraj kredoj kaj eraraj konceptoj, demonstrante sian kompletan nescion pri la temo.

Mi preterlasos la neenciklopediecan kaj infanecan redaktadon de la teksto (ĝi ŝajnas skribita de infano 8-jara), ĉar la analizo fariĝus tro peza kaj longa. Mi nur atentigos vortojn kiaj "fakte", "nature", "evidente" kaj similaj.

La teksto daŭras: "Laŭ la Monda Sanorganizaĵo Pedofilio estas konsiderita kiel malsano[1] kaj pri pedofiliaj publikaĵoj povas en certaj kazoj ankaŭ esti en konflikgo kun punleĝoj rilate porongrafio[2].". Ĉi tie la redaktanto miksas absurde aferojn senrilataj kiel la konsidero de pedofilio kiel malsanon fare de la OMS kaj la pedofiliaj publikaĵoj, kaj ŝajnas aludi la oficialan konsideron kiel malsanon kvazaŭ ĝi estus pravigo por la cenzuro (de kio? de pedofilio? de pedofilia aktivismo? Oni ne plu scias pri kio parolas la redaktanto?) aŭ pravigus la priskribon de pedofilio kiel "neakcepteblan agon". Koncerne la pedofiliajn publikaĵojn (afero tute senrilata kun la cetero de la frazo), la redaktanto parolas pri "pedofiliaj publikaĵoj", eĉ sen klarigi pri kiaj publikaĵoj li parolas (Ĉu libroj? Ĉu revuoj? Ĉu blogoj?), kiuj "povas en certaj kazoj ankaŭ esti en konflikgo kun punleĝoj rilate porongrafio", tiel krimigante la simplan koncepton sen doni konkretajn ekzemplojn nek referencojn. Ja ekzistis kaj ekzistas multaj "pedofiliaj publikaĵoj" (t.e. revuoj kaj libroj eldonataj kaj/aŭ verkitaj far pedofiloj kaj por pedofiloj), sed tute laŭleĝaj, eĉ registritaj sub kopirajto kaj neniel malobservantaj iajn ajn leĝojn pri pornografio, kiel Destroyer, Paedo Alert News, NAMBLA Bulletin, Koinos, Ok Magazine, Paidika: The Journal of Paedophilia, ktp ktp (Vidu artikolon Pedofilia gazetaro), multaj el ili kun akademia aŭ informa karaktero. Pro ĝia laŭleĝa karaktero ne ekzistas iu jura kialo por malpermesi la eldonadon kaj vendadon de tiaj publikaĝoj, kaj se tio ja okazis surbaze de ideologiaj, politikaj aŭ moralaj motivoj, estante ĝiaj aŭtoroj kaj eldonistoj persekutitaj tutsimple pro siaj ideoj aŭ verkaĵoj, do la afero estas cenzuro kaj pri tio mem temas tiu ĉi artikolo. Do, pri kio parolas la redaktanto?

Daŭras: "Kiam oni studas la cenzuron de pedofilio, tio ne eblas ne konsiderante la fakton, ke seksaj agresoj de plenkreskuloj kontraŭ infanoj kaŭzas al la infanoj dumvivajn damaĝojn." Ĉi tie la redaktanto daŭre verŝas erarajn kaj trompajn asertojn, prezentante ilin kvazaŭ faktojn. La redaktanto egalas pedofilion al "seksaj agresoj de plenkreskuloj kontraŭ infanoj [kiuj] kaŭzas al la infanoj dumvivajn damaĝojn", denove malproksimiĝante de la oficialaj difinoj de la OMS kaj de la DSM. Krom tio, implice, li ignoras la distingon inter infana seksa misuzo kaj konsentaj rilatoj defendata de multaj, neante la eblon mem de konsento (koncepto tre relativa kiu multe varias tra la tempo kaj spaco kaj inter landoj, socioj, vidpunktoj, sciencistoj, juraj sistemoj, registaroj, ideologoj, ktp), do malneŭtrale favorante la sintenon de iuj kaj ignorante la opiniojn kaj studojn de aliaj (vidu artikolojn kiel Polemiko de Rind et al., Understanding and addressing adult sexual attraction to children, Paedophilia : The Radical Case, Francaj peticioj kontraŭ la aĝo de konsento, La Loi de la pudeur, Are All Men Pedophiles?, ktp.

Daŭras: "Tial la leĝaro de la plej multaj ŝtatoj en la mondo rilate al pedofilia kaj similaj movadoj antaŭvidas regulojn, per kiu la rajto al libera esprimo certagrade estas limigita. Rilate al Vikipedio cenzuro ĝenerale okzas pro diversaj kazoj, precipe se artikolo vundas la neŭtralecon de vikipedio [4] (...)". Ĉi tie la redaktanto parolas nun pri pedofilio kiel "movado". Kion diru? Koncerne la cenzuron en Vikipedio... nu, se paroli pri malobservo de la reguloj de Vikipedio, la redaktanto mem, DidiWeidmann, estas ĉampiono pri tio en multaj aspektoj jam menciitaj en aliaj lokoj (Vidu Diskutejo), komencante per la malobservo de la politiko pri neŭtrala vidpunkto, kiel mi estas demonstranta en tiu ĉi mesaĝo. Estas ja malfacile trovi pli bonan ekzemplon de malobservo de la politiko pri neŭtrala vidpunkto ol ĉe tiu ĉi uzanto mem. En tiu frazo la redaktanto ankaŭ pravigas la cenzuron fare de la ŝtatoj surbaze de falsaj premisoj jam klarigitaj supre (pedofilio=infana sekso misuzo ktp), la samaj, parenteze, uzataj de la ŝtatoj por cenzuri librojn, filmojn, retejojn, artaĵojn, sciencajn esplorojn, ktp., denove favorante unu flankon (la ŝtatojn, la cenzuristojn...) kaj ignorante la alian. Kaj kion diri pri la parto, kiu diras "kaj en la vasta senco nature la libereco en vikipedio liberiĝas per la fakto, ke ĉiu kontriubanto povas modifi ekzistantan tekston kaj farante tion en iu senco ankaŭ cenzuras"? Pli bona lasi ĉi tie la aferon.

La tuta sekcio estas malneŭtrala kaj do neakceptebla. La artikolo bezonas enkondukajn sekciojn, sed tiu ĉi tute ne povas resti.--Pangea (diskuto) 02:17, 17 Jan. 2014 (UTC)

P.S.: Mi malŝatas skribi mesaĝojn tiel longajn kiel tiu de la supro, sed mi trovis min devigita fari tion por 1) demonstri kun sufiĉa fundamento, ke la enhavo de la sekcio estas malneŭtrala kaj tute neakceptebla kaj 2) klarigi ian dubon pri la bezono forigi ĝin kaj antaŭ ĝia forigo, des pli ĉar la uzanto DidiWeidman antaŭe minacis min per forbaro pro esti foriginta aliajn manipuligajn redaktojn liajn aliloke. La malneŭtraleco de la sekcio estas tiel okulfrapa kaj evidenta, ke ne necesus tiaj klarigoj kaj la tuja forigo estas superpravigita.--Pangea (diskuto) 02:54, 17 Jan. 2014 (UTC)

Malneŭtrala enkonduko[redakti fonton]

La enhavo de la sekcio "Enkonduko" estas tute kaj hontinde malneŭtrala kaj tendenca, do mi enmetas la ŝablonon pri malneŭtraleco. Mi laborus por plibonigi la enhavon de la artikolo, sed ĝuste pro la emo de iuj cenzuri kaj manipuli enhavojn mi ne faras tion.--Pangea (diskuto) 12:31, 17 Nov. 2014 (UTC)

Referencoj[redakti fonton]