Diskuto:Dinastio Zhou

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi aldonas ĉinajn nomigojn 周朝, pinjine Zhōucháo kaj Wade-Giles Chou, kaj krome kuraĝas indiki pli-malpli-prononcon Ĝoŭĉao, konsiderante ke la esperanta alfabeto sole ne plene taŭgas por reprezenti ĉinajn sonojn, sed tamen donas indikojn, kiuj ĉiukaze pli taŭgas ol laŭlitere mise esperantlingve elparoli la literokombinojn "z-h-o-u-s-h-a-o" kaj "c-h-o-u".

Cetere la antikva filozofo Konfuceo en tiu ĉi teksto ĝis nun foje estis skribata Konfuzio. Ne miksu la nomon kun la vorto konfuzo, tio nur konfuzigus! ThomasPusch (diskuto) 11:19, 10 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, Thomas. Mi iomete rearanĝis la ĉinan lingvon, pinjinon kaj Wade-Giles per {{lang-zh}}. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 11:23, 10 jun. 2022 (UTC)[Respondi]