Diskuto:Drakulo (libro)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ekzistas Esperanta traduko kun la nomo "Drakulo"? Alikaze mi sugestas ŝanĝi la titolon al "Drakula", kio pli similas al la rumana nomo "Dracula" kaj evitigas konfuzon kun drak-ulo. En literaturo, ekzistas tradicio por malpli rigida esperantigo de nomoj ol ĉe geografio. Mi ne havas konkretajn ekzemplojn ĉi nun, krom "Kalevala" (kaj ne "Kalevalo"). Bab 12:34, 12. Nov 2004 (UTC)

P.S. Cetere ni en la Vikipedio ĝis nun havis la normon uzi esperantlingvajn titolojn ĉe tiuj verkoj kiuj jam esperantigitis, kaj originallingvajn ĉe aliaj.

Tia tradicio ne ekzistas. Geografie oni esperantigas nomojn ĝenerale gravajn (kiel TajvanoKairo), aŭ aparte gravajn por Esperantujo (kiel Barlastono); en literaturo, titolojn de gravaj verkoj aŭ nomojn de gravaj roluloj, ne nepre ĉiam tradukitajn. Cetere, en kelkaj tradukoj oni esperantigas ĉiujn nomojn (lokajn aŭ personajn), en aliaj neniujn, en aliaj jen kaj jen laŭbezone. Sed mi mem jam legis artikolojn, ekzemple de Bernard GOLDEN iam en Kontakto, pri Drakulo. Fakte la rumana "Dracula" signifas nenion alian ol "la drako", t.e. Drakulo! - jc

"Dracula" ne estas rekte el la rumana. Vere Bram STOKER kreis la vorton el la rumana dracul kaj metis la finan "a". Dracul estas du kunmetitaj vortoj: drac (diablo) kaj ul (definita artikolo, la), do dracul estas "la diablo".Roberto 16:08, 10. Maj 2005 (UTC)

Dankon pro la informo. Ĉiel ajn, mi trovas dezirinda la esperantigon (kiun mi jam aŭdis kaj mem uzis, cetere). Aliflanke, tio ebligas diri, ke "ŝi direktis al li drakulan rigardon", aŭ ke "tiu ulo ridetas drakule"; ankaŭ: "ne drakulu min!", "nedrakulinda" aŭ "drakulido". Amike, jc