Diskuto:Esperantistoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

El la redakta historio:

19:22, 20 Apr. 2015‎ Sonĝanto (Diskuto|kontribuoj)‎ e .. (4 790 bitokoj) (0)‎ .. (Sonĝanto movis paĝon Esperantisto al Esperantistoj anstataŭigante alidirektilon)

Ĉu iu aprobas la alinomadon fare de Sonĝanto? Ĉiuĵaŭde Diskuto 19:30, 20 Apr. 2015 (UTC)

Ne, mi ne aprobas - kaj li bedaŭrinde ne donis kaŭzon. Kutime oni unue diskutus tiaĵon, ĉu ne? --Lu (diskuto) 20:51, 20 Apr. 2015 (UTC)
Mi ankaŭ ne aprobas. Tio ne estas popolo kiel la germanoj kaj la francoj. Ĉiuĵaŭde Diskuto 21:14, 20 Apr. 2015 (UTC)

Mi persone indiferentas pri titolo en singularo aŭ pluralo, sed havas alian noton: Fine de la paĝo estas listo de esperantistoj laŭ nacieco. Multaj el tiuj (ekzistaj aŭ postulataj) listoj estas laŭ etno (hebreoj), plej multaj laŭ ŝtatoj, iuj laŭ lingvoj (svahilaj). Mi ne postulas unuecon: Listo de hebreoj historie sencas, ekzistas kaj bonas. Sed se estas ruĝa ligilo, indas dubi: Postulatas listo de svahilaj esperantistoj, kvankam mi supozas ke plurala substantivo "svahiloj" tute ne ekzistas, nur singularo "svahilo"=svahila lingvo, do serĉatas listo de svahillingvaj e-istoj - samtempe ekzistas kaj menciiĝas listo de tanzaniaj e-istoj (lando), sed mankas listo de kenjaj e-istoj... Al mi ŝajnas sence forigi la ruĝan ligilon pri "svahilaj e-istoj", kaj pli bone meti ruĝan ligilon pri "kenjaj e-istoj", eĉ se estas multe malpli da movadanoj en Kenjo ol en Tanzanio. Alia nelogikaĵo: Estas kaj menciiĝas listo pri britoj, sed ankaŭ estas ruĝaj ligiloj pri angloj kaj kimroj, kvankam mankas mencio pri skotoj (kvankam listo de skotaj esperantistoj ekzistas). Aŭ meti skotojn, aŭ rezigni pri subdivido de ŝtatanoj de Britio... Mi nun metas la liston pri skotoj, kaj kreas alidirektilojn de "angloj" kaj "kimroj" al la listo pri britoj, kun mencio tie ke tiuj alidirektiloj gvidas al tiu komuna listo. Aidas (diskuto) 18:10, 14 Sep. 2015 (UTC)