Diskuto:Evgeni Georgiev

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La bulgara ĵurnalisto nomatas Evgeni Georgiev, ne Evgenij Georgiev, kiel oni latinliterigus lian nomon se li estus ruso, sed li ne estas. Tamen iuj paĝoj mise uzas la rusecan misliterigon de li, eĉ la volumo 40 de la renoma literatura revuo Beletra Almanako faras, kaj ne malverŝajnas ke ankoraŭ pliaj povos apliki la saman eraron. Tial tamen sencas havi alidirektojn al la ĝusta nomo tie, ĉar alikaze nur ekestas mise ruĝaj ligiloj... La vikipedian tekston de la Beletra Almanako 40 kompreneble rapide eblas adapti, sed la eksteran ligilon kaj la presitan eldonon kompreneble ne. ThomasPusch (diskuto) 15:15, 3 jun. 2023 (UTC)[Respondi]