Diskuto:Grado de Celsio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Grado celsia)

mi pensas, ke ankaŭ temperatur-diferencoj povas esti indikitaj per Celsius-gradoj. "Hodiaŭ estas du gradojn pli varma.." --Hans 23:34, 5. Feb 2007 (UTC)

La frazo pri temperaturdiferencoj venas de mi, kaj laŭ mia scio estas jene: Por diferencoj la nul-punkto ne gravas, do oni indikas la diferencojn per kelvinoj (K). En la ĉiutaga lingvo oni diras ankaŭ "grado", sed ne "celsia grado". Antaŭ la universala enkonduko de kelvino fizikistoj uzis por temperaturdiferencoj la indikon "grd". Celsia indiko jam en si mem estas diferenco, nome la diferenco inter la kelvina (absoluta) temperaturo kaj la (proksimuma) frostopunkto de akvo; do ĝi ne taŭgas por indiki diferencon al aliaj temperaturoj. – Aisano 20:42, 11. Feb 2007 (UTC)
Mi konsentas kun @Hans, ke la frazo pri la temperaturdiferencoj estas stranga kaj malnecesa. Estas nenia logika motivo, kial oni ne rigardu la diferencojn kiel diferencojn de la temperaturoj celsiaj; kaj ordinara homo ĝuste tiel faras. La obĵeto de @Aisano ne validas: Ĉomolungmo estas je 8850-5642=3208m pli alta ol Elbruso — kaj en la subtraho mi uzis la relativajn altojn super la marnivelo.--Sergio (diskuto) 17:26, 12 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Celsia grado prefereblas, pli konforma al la esperanta vortfarado kaj troviĝas en NPIV--DidCORN la 2-a de aprilo 2018, 10:30 (UTC)