Diskuto:Historio de Esperanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Strukturo[redakti fonton]

Mi ekdubas pri la utilo de la nuna strukturo de ĉapitroj. Fakte nur en unu grandĉapitroj estas multaj subĉapitroj, kio aspektas kiel malŝparo de unu nivelo. Oni aŭ tiru la unuopajn historiajn periodojn supren, aŭ plimultigu la aliajn grandĉapitrojn kaj aldoni subĉapitrojn tie.--Ziko 13:12, 6. Okt 2007 (UTC)

plej frua periodo[redakti fonton]

Kiel kutime estis ignorata la intima ligo inter Esperanto kaj aliaj progresemaj tendencoj, ekz. Pacmovado (represenita der Alfred Hermann Fried ekzemple), sed estis multaj personaj kongruecoj.

La Esperanto-Movado poste decidis forstreki ĉi tion ĉapitron, ĉar estas "politika" aŭ "neneŭtrala"

La periodo finiĝis per la unua mondmilito, kiam multaj, kiel Zamenhof, ne povis kredi, ke kleraj homoj pretas levi armilojn unu kontraŭ la alia. Ni scias, ke la ŝovinismo ankaŭ estis inter Esperantistoj.

Kutime oni citas kelkajn konatajn nomojn, sed neglektas ties rolo en diversaj sociaj movadoj.

La kontribuo de la 20-aj jaroj ne estas la "organiza demando" Tio estas nur la vidpunkte de UEA (aŭ de Lapenne). Estis vigla movado en diversaj sociaj grupoj, nome en la laborista movado, sed ankau en komerco.

La fendo inter la socialdemokratoj kaj komunistoj estas bedaurinda, sed sekvis la skemon en la resto de la socio.

UEA provas skribi la historion tielmaniere, ke la unueca tutmonda asocio estas logika solvo de la organiza problemo. Sed sendependaj grupoj, eldonejoj, centroj multe pli kontribuis ol oni volas registri. Estas vasta tavolo por esploroj.

La malpermeso rilatis al du el la plej fortaj landoj: Germanio kaj Sovetio. Sed en la aliaj landoj, ekz. UK, SE ne estis. Tion oni kutime neglektas kaj ne analizas, kial la movado tamen stagnis. Au ekfloris kaj ĝis nun neniu pretas realigi tion.

--Illuminatus ĉe 149.234.246.222 14:14, 3. Apr 2008 (UTC)

Ĉu ja so-vi-eta?[redakti fonton]

Mi legis ie en la artikolo la jenan frazon: La unua UK aranĝita en lando de la sovieta bloko.... Ĉu ne devus esti sovetia? Dankon =) Vikiano (diskuto) 20:17, 16 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Verŝajne ja estu "sovetia". Mi ŝanĝis ĝin. --Das-g (diskuto) 16:18, 8 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Necesas aldoni ke Léon Bérard malpermesis instrui Esperanton en ĉiuj Francaj lernejoj. Ĉu en 1920? Kiom longe daúris la malpermeso? Nobellius (diskuto) 06:51, 8 dec. 2021 (UTC)[Respondi]