Diskuto:Historio de UEA

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leginda diskuto[redakti fonton]

  1. Por Por: Mevo 19:15, 23. Sep 2007 (UTC)
  2. Por Por: --Ziko 16:16, 24. Sep 2007 (UTC)
  3. Por Por: Marcos 10:42, 26. Sep 2007 (UTC)
  4. Por Por: --Bea 15:43, 26. Sep 2007 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

ADLS-diskuto (malsukceso)[redakti fonton]

Proponita de Thomas Guibal 11:49, 25. Sep 2007 (UTC)

  • Por
  1. Por Por: Marcos 10:41, 26. Sep 2007 (UTC)
  2. Por Por: --Anschelsc 12:27, 28. Sep 2007 (UTC)
  3. Por Por: Ulrich Matthias 18:40, 5. Okt 2007 (UTC)
  • Detenas
  • Kontraŭ
  1. Kontraŭ Kontraŭ: La artikolo pri tia grava temo ankoraŭ bezonas poluradon por iĝi elektita artikolo. Slavik IVANOV 17:04, 25. Sep 2007 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: La artikolo verŝajne povas esti nomita leginda, sed tute ne elstara. En la nuna stato ĝi estas nur kolekto de diversaj tezoj, sed logika interligo kaj vere iu informo tie. Miaopinie, oni devas draste pligrandigi la artikolon, aldoni la liston de UEA-prezidentoj kaj entute pli detale klarigi la evoluon kaj disvolviĝon de UEA kiel universala organizo. Alaŭdo ۩ 14:52, 29. Sep 2007 (UTC)
  3. Kontraŭ Kontraŭ: En la artikolo mankas la membronombroj (individuaj kaj asociaj) troveblaj parte en la Enciklopedio kaj en Eo en Perspektivo, poste en diversaj fontoj. Ili laŭ mi estas gravaj, ĉar ili montras, ke UEA laŭnombre ne progresis inter 1950 kaj 1974 (kaj ne ĝis hodiaŭ), sed stagnis ĉe ĉ. 6 mil membroj. Kontraste en la dudekaj jaroj (antaŭ la kuniĝo per la interkonsento de Kolonjo) okazis kresko de 4 al 9 mil membroj. Lu Wunsch-Rolshoven 19:19, 18. Okt 2007 (UTC)
  • Komentoj
    • Slavik, ĉu vi povus pliprecizigi kiaspeca polurado laŭ vi ankoraŭ necesas? Marcos 10:41, 26. Sep 2007 (UTC)
    • Mi ankaŭ ne bone komprenas la riproĉon; sed polurado ja preskaŭ ĉiam bonas. La listo de UEA-prezidantoj estas jam en propra artikolo Prezidantoj de UEA, kaj restu tie.--Ziko 12:27, 6. Okt 2007 (UTC)

Membronombroj[redakti fonton]

Ah, mi vidas la problemon, Lu. Mankas al vi certaj jaroj, tial vi ne vidis la plej gravan turnopunkton en la evoluo de la postMM-II-jaroj. Estas priskribite en Die neutrale Sprache. Mi ne scias ĉu mi en proksima estonteco povas plibonigi. La strukturo de la membronombra parto en la artikolo povus esti plibonigota.--Ziko 13:09, 24. Okt 2007 (UTC)

Oni povus uzi piednotojn por nehavi la fontindikojn en la tabelo mem.--Ziko 11:13, 25. Okt 2007 (UTC)

La temo membronombroj estas interesa, sed eble jam pli bona en aparta artikolo?--Ziko 14:03, 31. Okt 2007 (UTC)
Aparta artikolo: Nu, unuflanke mi havas la impreson, ke la evoluo de la membronombroj estas esenca parto de la UEA-historio. Ja la unua celo de la asocio estas "disvastigi la uzadon de Esperanto" - kaj, se la membronombroj stagnas, verŝajne io ne funkcias rilate al tiu celo. Iel necesas paroli pri tiu punkto. Aliflanke, jes, speciale la tabelo estas iom longa. Mi ne kontraŭstaras, se vi volas movi ĝin al nova paĝo, kun ligo. Kiam la truoj en la tabelo estos iom malpli multaj, mi ŝatus havi grafikaĵon pri IM kaj AM, tiu estu ĉi tie. Lu 18:28, 31. Okt 2007 (UTC)
Cetere mi havas la impreson, ke por kompreni la veran evoluon necesas aldoni la membroevoluon de unuopaj asocioj. Se oni rigardas la tabelon sur p. 632 de EeP, oni vidas kreskon de la membraro de 17.707 en 1948 al 32.070 en 1971. Mezume 2,6 %, do iel akceptebla. Se oni rigardas la kreskon de Landaj Asocioj, de 19 al 34, oni povas elkalkuli, ke mezume LA havis 931 membrojn en 1948 kaj 943 en 1971. Stagno. Se aldoniĝis relative malgrandaj asocioj, povas esti, ke la LAoj kreskis. Sed ja aldoniĝis ankaŭ pluraj grandaj asocioj. Povas statistike esti, ke en tiuj jaroj la suma membraro de UEA kreskis - sed en ĉiu LA la membraro malkreskis aŭ stagnis. Ĉio ĉi nur spekulaci' - ĉu vi havas la verajn nombrojn de la LAoj? (Ĉe la francoj mi jam enmetis kelkajn nombrojn en vikipedion. Ili sume malkreskis.) Lu 18:28, 31. Okt 2007 (UTC)
Mi pretervidis viajn du antaŭajn notojn. Turnopunkto post MM-II? Kiam? Eble indiku al mi per persona retletero. Eble indiku la ĉapitron en Die neutrale Sprache. Lu 18:28, 31. Okt 2007 (UTC)
Kelkajn piednotojn mi enmetis, ĉefe por mallarĝigi la tabelon. Ĝenis min, ke la tekniko, kiun mi kapablas, estigas novan piednoton, eĉ kiam la fonto estas precize la sama. Ĉu ekzistas truko por tiukaze "ŝpari" piednotojn? Lu 18:28, 31. Okt 2007 (UTC)
Jes, intertempe mi trovis kaj uzis sur la nun aparta paĝo Membronombroj de UEA; vidu tie, se ankaŭ iu alia interesiĝas. Lu 09:05, 3. Dec 2007 (UTC)

Aparta artikolo ne signifas ke la temo estos for el la "patra" artikolo, sed ke tie aperos nur resumo. Ju pli granda, des pli senchava tio. Pri la evoluo post MM-II, pensu pri la duobla krizo de 1973/74: naftokrizo kaj Lapenna.--Ziko 00:03, 1. Nov 2007 (UTC)

"Pluraj gravaj iniciatoj ŝuldiĝas al Lapenna"[redakti fonton]

Kara Ziko, prefere listigu ilin. Inkluzive de sukcesoj kaj malsukcesoj. Lu 10:20, 11. Nov 2007 (UTC)

Plibonigenda[redakti fonton]

Interalie eblas preni la artikolon el la listo de la plibonigendaj, ĉu?--Ziko 13:12, 2. Dec 2007 (UTC)

Kiun funkcion havis Lapenna inter 1947 kaj 1955?[redakti fonton]

Mi legis ĉi tie ke "Konflikta estis la fazo de 1954/1955, kiam UEA-estrarano Ivo Lapenna...". Ĉu do Lapenna estis aŭ ne estrarano antaŭ 1955? Ĉe Ivo Lapenna legeblas "De 1955 ĝis 1964 Lapenna estis Ĝenerala Sekretario". Kio li estis antaŭ tio? Ĉu en 1954 en Montevideo li estis nura reprezentanto de UEA? --Lu 13:11, 2. Nov 2008 (UTC)

Ekde 1938 li estis estrarano de de IEL, poste de UEA. Mi ne vidas ke la frazo signifus ke li ne estis estrarano antaŭ 1955.--Ziko 14:21, 2. Nov 2008 (UTC)
Ne, sed simple ne estis klare. Mi enmetis laŭ via informo. --Lu 23:22, 5. Nov 2008 (UTC)