Diskuto:Komunumo Koprivŝtica

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne trovis ajnan referencon, ke en la literaturo, gazetaro aŭ radio de Esperanto la esperantigo "Koprivŝtico" estus uzata, sed kompreneble mi nur povas traserĉi la komputilan reton, ne ĉiujn paperajn literaturajn librojn kaj gazetojn, kiuj stokiĝas en iuj bibliotekoj, kaj en privataj bretaroj de iuj esperantistoj. Sed mi renkontis la urbonomon en formo "Koprivŝtica" en la 171-a eldono de la esperanta podkasto de la klubo Varsovia Vento ([https://www.podkasto.net/2023/12/20/la-171a-elsendo/ jen: "Via Vento", 171-a eldono, 3-a parto, proksimume ĉe minuto 18, kaj sincere dirite la bulgara formo kun finaĵo -a al mi eksterlandano, kiu tamen havas familianojn kaj amikojn en Bulgario, sonas pli konata ol la kompleta esperantigo "Koprivŝtico". Ĉar mi havas esperantan referencon pri uzo de la formo "Koprivŝtica" kaj malhavas ian referencon pri efektiva uzo de - eble "memfarita" - esperantigo "Koprivŝtico", mi proponas provizore movi al paĝon al esperante latinliterigita formo de la nacilingva formo Копривщица, do al la titolo "Koprivŝtica". ThomasPusch (diskuto) 18:25, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]