Diskuto:Kontaktingo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
kontaktingo? konektingo? ŝtopilingo?

Estas ĉiam denove surprizige, kiajn malkutimajn temojn prilumas vikipedio, kaj kiaj bazaj vortoj de la ĉiutaga vivo aliflanke ne estas klarigataj en almenaŭ la esperantlingva vikipedio. Mi volus substreki, ke mi ne inventis la vorton "kontaktingo", kiam mi nun verkas artikoleton pri tiu moderna ĉiutagaĵo, sed ke mi aŭdas kaj uzas ĝin ekde 20 jaroj. Mia malnova PIV de 1970 tamen ankoraŭ ne konas la vorton kontaktingo, nur la kontraŭaĵon - kontaktilo. La granda franca-esperanta vortaro de Le Puil kaj Danvy aliflanke proponas la vorton "konektingo", ankaŭ komprenebla vorto. La granda vortaro germana-esperanta de Krause lasas alternativon inter "kontaktskatolo" aŭ "ŝtopilingo" (la kontraŭaĵo laŭ ĝi povas esti kontaktilo, ŝtopilo aŭ kontaktŝtopilo). Ankaŭ la angla vortaro de Wells preferas la vorton ŝtopilingo, kvankam ĝi kompreneble konas la vortojn kontakti/konekti en elektrika senco, kaj la nederlandano Middelkoop en sia vortaro proponas la vorton "kontaktujo", ankaŭ iusence ne malbone. En ReVo plej bone trafas la difino de "ŝtopilingo": "Peco fiksita al elektra kablo, al elektra aparato aŭ al muro, kun truoj por la stiftoj de la ŝtopilo (kvankam ŝtopilo unuavice estas korko, botela ŝraŭbfermilo ktp, io por ŝtopi truon do, nur duavice ŝtifta kontaktilo)." Dua propono de ReVo estas "kontaktskatolo" ("skatolforma ŝtopilingo"). Ial ĝi ŝajnas tre proksima al la germana vortaro de Krause. Pli mi jam ne volas serĉi en vortaroj...

Tamen mi restas ne konvinkita pri la vorto ŝtopilingo (do ingo por korko, botela ŝraŭbfermilo kaj simile aŭ por elektra "ŝtopilo"): ŝtopilo kaj do ŝtopilingo celas unuavice bremsi la fluon, ŝtopi iun truon, dum kontakt/konekt/ilo kaj kontakt/konekt/ingo volas ĝuste ebligi la fluon. Mi do provizore restas ĉe kontaktingo kiel gvida vorto kaj provos en etimologia ĉapitro ankaŭ mencii la aliajn proponojn...

ThomasPusch 10:21, 11. Okt 2008 (UTC)

[redakti] Plug-in hybrid

La problemo estas la korekta traduko el la angla plug-in hybrid. Kion diras la akademio?. En la hispana estas kontaktingebla hibrido (plug-in estas kontaktingo). Kontaktingo povas esti nur referita al elektro, do tipo de konektilo (pli ĝenerala, ankaŭ uzata por komunikoj).--Sennaciulo 20:30, 8. Sep 2009 (UTC)

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj