Diskuto:Leonardo da Vinci

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Leonardo)

Desegno pri...[redakti fonton]

Mi klakas sur paĝojn nomatajn "Desegno pri..." kaj tie mi vidas bildon kiu ne ekzistas. Ĉu ni povas forigi ĉi tiujn neenhavajn paĝojn? --Chuck SMITH

La Sankta Manĝo[redakti fonton]

Ĉu la fama pentraĵo nomiĝas "La Fina Manĝo" aŭ "La Sankta Manĝo" en esperanto?

Mi ĝis nun skribis "La Sankta Manĝo", kaj i.a. PIV kaj la Reta Vortaro ŝajnas samopinii kun mi:

eŭkaristi/o
Kristana sakramento, rememoriganta la Sanktan Manĝon, dum kiu okazas konsekrado de pano kaj vino.
Sankta Manĝo
La evangelia epizodo pri la lasta vespermanĝo paska de Jesuo kun la apostoloj, kiun la kristanoj rigardas prototipo de eŭkaristio, ofta temo de pentraĵoj.

Nur en la Vikipedio mi vidis "La Fina Manĝo". Eble la nomo estas ŝanĝinda?

--Verdlanco

Mi estas la aŭtoro de la titolo "La Fina Manĝo". Ĝi estas anglismo, estante rekta traduko de la nomo en la angla: The Last Supper.


Korektu laŭ la PIV.

--Uzanto:Stefano KALB


Leonardo DA VINCI[redakti fonton]

Kial ne Leonardo DA VINCI ?

--Montanesko

Ĉar antaŭ la 19-a jarcento ne ĝeneralis la familia nomo. Lia nomo signifas "Leonardo, filo de Piero, el Vinci". Do, temas pri Leonardo el Vinĉi aŭ Vinĉi-a Leonardo.

--

Kial gravas la signifo de la familia nomo?

Se lia familio estis de Vinĉi, kaj en tiu tempo oni nomis personojn law ilia loĝloko (same kiel oni ankoraw faras en kelkaj landoj), "DA VINCI" law mi estis lia vera familia nomo.

Sed mi ofte vidas, ke en (internaciaj) registroj oni metas lian nomon sub 'L', do ŝajne tio estas jam kutimo pri ĝuste tiu nomo.

--VerdLanco

Ĉu Raffaello SANZIO kaj Michelangelo BUONAROTTI aperas laŭ S kaj B en tiaj registroj? -- :) 00:04, 25. Okt 2004 (UTC)

ADLS-Diskuto[redakti fonton]

Proponita de Bea 14:44, 15. Feb 2007 (UTC)

  • Por:
  1. Por Por: --Internaciulo 11:20, 22. Feb 2007 (UTC)
  2. Por Por: Thomas Guibal 19:47, 27. Feb 2007 (UTC)
  3. Por Por: Roberto 16:06, 2. Mar 2007 (UTC)
  4. Por Por: Eric Coffinet 16:11, 2. Mar 2007 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Komentoj: Mi pensas ke oni povus reordigi la bildon por pli bona aspekto.Roberto 16:06, 2. Mar 2007 (UTC)



Facile vivanta[redakti fonton]

Karaj, laŭ mi en la tekstero: "facile vivinte en la du kulturoj de scienco kaj belarto", pli taŭgas vorto "vivanta": "facile vivanta en la du kulturoj de scienco kaj belarto". Participo pasea respegulas perspektivon de nuntempo, per rigardo al la vivo de Leonardo da Vinci laŭ nia vidpunkto, kiel io estinta; uzo de participo prezenca, male, relefigas lian plurfacetan sperton dum ties daŭro, kun multe pli da "vivanteco". Adverba formo de participo transdonas la ideon, ke Leonardo samtempe kun lia agado kiel arkitekto, artisto ktp, vivis en tiuj du flankoj, scienca kaj belarta. Adjektiva formo de participo igas ĝin karakterizo konsistiga de la homo, ĉiam ĉeestanta en li, kaj lin distinganta disde aliuloj. Ivanĉjo, 19 Jun. 2022, 05h10min UTC.