Diskuto:Liza pentras bildojn

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel ĝi estas, ĉi tiu artikolo ne taŭgas por la Vikipedio. Se estas artikolo pri la kanto, ĝi taŭgus. Alikaze, mi devus diri ke ni forigu la artikolon. --Chuck SMITH

Mi forigis la tekston, kaj aldonis ligilojn al la teksto kaj elŝutebla MP3 ĉe bertilow.com. Recenzo el iu pli muzikisma ol mi estus boneva! --Brion VIBBER

Do, ĉu oni ankaŭ forigu la pentraĵon el eventuala teksto pri Mona Lisa? Aŭ kio pri la teksto de Patro Nia? La Espero? Kaj ne forgesu niajn naciajn himnojn...

Se oni unue priskribetas kanton, mi vidas nenian kialon ne postmeti la kantotekston - estas praktika, tuj atingebla ilustro de la artikolo, samkiel estas foto je pripersona artikolo.

--Bab

Nu, almenaŭ teorie estas plia problemo pri kopirajto ĉe moderna popmuziko ol ĉe klasikaj naciaj himnoj. Mi divenus tamen, ke estus sufiĉe facile peti kaj ricevi uzpermeson pri multaj e-kantoj. (Estas ankaŭ la doktrino de "fair use", almenaŭ en usona leĝo; ni rajtas eltiri pecojn el iu verko por kritiki ĝin ktp.) --Brion VIBBER

unue, teksto de kanto ne taŭgas por enciklopedio. due, mi dubas, ĉu oni havas permeson por inkluzivi ĝin kun la rajtigilo de vikipedio. trie, ĉu la teksto ne havas dekon da linij el alia kanto en la komenco. kvare, mi tajpas per unu mano, ĉar mi nutras bebon per la alia! —La komenton aldonis, sen subskribo, 213.152.46.99 (diskuto • kontribuoj) 17:17, 5 Mar. 2005