Diskuto:Malliberejo de Guantanamo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Informkesto[redakti fonton]

Ĉu taŭgas informkesto urbo? kia pli taŭgus? Sj1mor (diskuto) 15:27, 28 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

La "informkesto geografiaĵo", kiun Sj1mor enmetis en aprilo 2023, tute taŭgas. Mi nur miras pri la priskribo "usona bazarmeo". Pli bonus "usona armea bazo" aŭ, tute konkrete, "usona malliberejo". {{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 12:57, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri landnomaj formoj[redakti fonton]

En apr. 2017‎ la uzanto Aleks Andre ŝanĝis la formon "Afganistano" al "Afganujo", miniatura redakto de nur -2 bit-okoj, krome ne kontribuante ion ajn al la artikolo, kaj faris tion en ĉiuj uzoj de la vorto "afganistano kiun li trovis en Vikipedio. Tio ne estas la ideo de la vikipedia decido pri landnoma skemo de finaĵo -io aŭ -ujo: se la ĉefa verkinto de la teksto en sia verkado decidas pri landnoma skemo, aliaj kontibuantoj respektu tiun decidon, sed Aleks Andre neniel estis "la ĉefa verkinto de la teksto". Krome la teksto ne decidiĝis pri landnoma skemo de finaĵo -io aŭ -ujo: Kubo kaj Usono estas ekster la diskuto. Aleks Andre sciis ke li ne povas apogiĝi je la vikipedia decido pri landnoma skemo, kaj tial argumentis "«Afganistano» ne aperas en vortaroj". Sed ankaŭ tio ne ĝustas: «Afganistano» pro lingva politiko ne aperas en PIV, sed kvankam mi havas tre malmultajn vortarojn, mi tuj trovis ĝin en la vortaro franca-esperanta de Le Puil kaj Danvy, eldonita de la franca landa asocio de UEA en 1992, paĝo 937: Afghanistan (fr) = Afganistano (eo).

Mi ne volas puŝi sanĝon de "Afganujo" al "Afganio", mia preferata formo. Sed mi salomone proponas reveni al la tradicia kaj lingve "neŭtrala" nomo "Afganistano", kun finaĵo -stano trovebla en multaj regnoj de meza Azio. ThomasPusch (diskuto) 13:05, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi iom dubas pri la ideo, ĉar Afganio/Afganujo evidente estas la plej popularaj formoj, do plejparto de la legantoj serĉos ilin kaj la tekstojn kun Afganistano ili simple ne trovos. Ankaŭ Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev proponas nur du klasikajn formojn — Afganio/Afganujo. Se ni ekuzos Afganistanon, logike tio sekvigos ankaŭ uzadon de Kazaĥstano, Uzbelistano, Baŝkortastano ktp, kio eĉ pli ĥaosigos uzadon de toponimoj en Esperanto kaj malfaciligos ilian retserĉadon. RG72 (diskuto) 02:17, 14 sep. 2023 (UTC)[Respondi]