Diskuto:Meksikio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu estas uzataj esperantigitaj formoj de la nomoj de la ŝtatoj de Meksiko, aŭ ĉu ni simple uzu la hispanajn formojn ([1])? --Brion VIBBER


Mi supozas ke oni demandu al la Meksika Esperanto-Federacio, sed jen la listo de la ŝtatoj kun elparoladoj kaj eblaj Esperantigoj:

  • Aguascalientes /agŭaskaliENtes/ - Agŭaskalienteso / Agvaskaliento
  • Baja California Norte /BAĥa kaliFORnja NORte/ - Baha-Kalifornio Norda
  • Baja California Sur /BAĥa kaliFORnja SUR/ - Baha-Kalifornio Suda
  • Campeche /kamPEĉe/ - Kampeĉeo / Kampeĉo
  • Chiapas /ĉiApas/ - Ĉiapaso / Ĉiapo
  • Chihuahua /ĉiŬAŭa/ - Ĉiŭaŭo / Ĉivavo
  • Coahuila /koaŬIla/ - Koaŭilo / Koavilo
  • Colima /koLIma/ - Kolimo
  • Distrito Federal /diSTRIto fedeRAL/ - Distrikto Federala
  • Durango /duRANgo/ - Durango
  • Guerrero /geRREro/ - Gerrero
  • Guanajuato /gŭanaĤUAto/ - Gŭanahŭato / Gvanahvato
  • Hidalgo /iDALgo/ - Hidalgo
  • Jalisco /ĥaLISko/ - Halisko
  • Estado de México /eSTAdo de MEĥiko/ - Meksikoŝtato
  • Michoacán /miĉoaKAN/ - Miĉoakano
  • Morelos /moRElos/ - Moreloso / Morelo
  • Nayarit /naJArit/ - Najarito
  • Nuevo León /nuEvo leON/ - Nov-Leono
  • Oaxaca /oaĤAka/ - Oahako
  • Puebla /PŬEbla/ - Pŭeblo / Pueblo
  • Querétaro /keREtaro/ - Keretaro
  • Quintana Roo /kinTAna ROo/ - Kintana-Roo
  • San Luis Potosí /san LŬIS potoSI/ - Sankt-Luis-Potosio
  • Sinaloa /sinaLOa/ - Sinaloo
  • Sonora /soNOra/ - Sonoro
  • Tabasco /taBASko/ - Tabasko
  • Tamaulipas /tamaŭLIpas/ - Tamaŭlipaso / Tamaŭlipo
  • Tlaxcala /tlaSKAla/ (/tlaŜKAla/) - Tlaskalo / Tlaŝkalo
  • Veracruz /beraKRUS/ - Verakruco / Verakruso / Verakruzo
  • Zacatecas /sakaTEkas/ - Sakatekaso / Zakatekaso / Zakateko

Laŭ mi, kelkaj estas facilaj ĉar ili preskaŭ tute samas al la meksika nomoj: Kolimo, Distrikto Federala, Durango, Gerrero, Hidalgo, Ĥalisko, Meksikoŝtato, Miĉoakano, Najarito, Nov-Leono, Oaĥako, Keretaro, Kintana-Roo, Sankt-Luis-Potosio, Sinaloo, Sonoro, Tabasko; pri la aliaj mi ne scias. Gravas ĉu oni volas pli precizan kopion de la meksika elparolado aŭ pli Zamenhofan formon; ekz. Ĉiŭaŭo/Ĉivavo, Koaŭilo/Koavilo, Ĉiapaso/Ĉiapo. Krome, kelkaj nomoj povus esti tradukitaj; ekz. Aguascalientes = Akvoj Varmaj, Veracruz = Vera Kruco

Mi ne konsentas kun la traduko de la ŝtato Jalisco kiel Ĥalisko, ĉar mi kredas ke oni povas diri Halisko, la ĥ estas pli proksima al la k, kaj povos okazi kiel kun la vorto meĥaniko kiu transformas facile en mekaniko, kaj mi ne volas aŭskulti iam Kalisko. Rilate al la Kalifornioj estas preferinde diri Malalta Kalifornio Norda. FR.

Mi komprenas. (Damne, ke oni preskaŭ forigis Ĥ de Esperanto.) Mi ne tro kontraŭas uzu H anstataŭ la pli trafa Ĥ. Bonsorte ne estas konfuzo pri tiuj sonoj en la hispana.

Pri Baja, mi komprenas, ke Malalta estas ebla traduko, tamen ĝi iel ne ŝajnas trafa, ĉu? (En kutima mapo, tiuj ŝtatoj aperas pli malalte ol la usona Kalifornio, sed ili ne estas malaltaj.) Laŭ mi, Baja angle estus Lower, kiu ne estus Malalta esperante. Suda ŝajnas pli trafa, sed Suda-Kalifornio Norda ŝanjas stulta. Do, jen alia propono: Por Ŝri Lanko oni povas diri Lanko; eble oni povus diri nur Kalifornio Suda kaj Kalifornio Norda. Mi ne kredas, ke estus konfuzo pri la usona Kalifornio, kiu havas nek Suda nek Norda en sia nomo. Ankaŭ, eble ni ne diru Baha ĉar oni pripensus la religion. ;)

(La usona Kalifornio ne havas "suda" nek "norda" en sia propra nomo, sed ni Kalifornianoj ofte konceptas ĝin kiel dividita inter Sud[a ]Kalifornia kaj Nord[a ]Kalifornio, kaj parolas pri niaj regionoj tiel. Certe se vi dirus pri "Suda Kalifornio" mi komprenus ke vi priparolas mian hejmregionon. Vidu ekz la dissendolistojn nomitaj esperanto-sudkalifornio kaj esperanto-nordkalifornio. --Brion VIBBER)
Dum la kolonia periodo, Kalifornio dividigis en Alta Kalifornio kaj Baja (t.e., malalta) Kalifornio. Post la milito kun Usono, Meksiko konservis nur la Malaltan Kalifornion, kiu poste dividiĝis en Baja California (ne Baja California Norte, tiu nomo ne ekzistas en nia geografio) kaj Baja California Sur. Estis proponite esperantigi tiujn nomojn kiel Malalta Kalifornio kaj Suda Malaltkalifornio, sed ŝajne tiu propono ne prosperis. Ĉiukaze, mi kredas ke la nomo Baha Kalifornio tute ne taŭgas kiel esperantigo, ĉefe ĉar eblas konfuziĝo kun la bahaa kredo.
Pri la nomo de Distrito Federal, mi kredas pli taŭga Federala Distrikto; pri Oaxaca, ĝi estus Oaksako. Jalisco estas vera kapdoloro; Ĥalisko mi kredas ke ne enradikiĝus (pro la Ĥ), kaj Jalisko apartiĝas de la originala prononco. --Jorge Luis Gutiérrez 2003.11.15

Bonsorte, la TTT-ejo de MEF denove funkcias. Bedaŭrinde, ŝajnas, ke MEF ne decidis pri oficiala esperantigo de la nomoj de iliaj ŝtatoj. Kelkaj tieaj esperantistoj eĉ kontraŭas esperantigon. Do, ĝis kiam ili decidas, ni klopodu krei liston. Ni havas komencon, kaj estas almenaŭ unu meksikano, kiu kontribuas al la Vikipedio. Espereble, pli da meksikanoj partoprenas baldaŭ, ĉar se ni malbone esperantigas meksikajn nomojn, ĉiuj, kiuj legos la Vikipedion lernos ilin malbone. (Parenteze, mi estas usonano, kaj mi sentas min iom malkonforta kiel "provizora lertulo" pri Meksiko.) Mi kredos, ke tiu ĉi Vikipedio iĝos tre grava kaj uzata informejo por multaj nunaj kaj estontaj esperantistoj, do ni strebu verki ĉion kiel eble plej ĝuste, ĉu ne?

--Sennomo


Dankon, Benĉjo! Mi provis viziti la TTT-ejon de MEF, sed estas ia problemo tie kaj ne atingeblas... ankoraŭ pli fidinda estas la kontakto vizaĝ-al-vizaĝa, ĉu ne? --BV
Nek mi sukcesas viziti la TTT-ejon de MEF ("Unable to Fetch Domain" ???). Tamen, mi havas tutan semajnon por trovi MEF-anojn persone. La proponoj, kiujn mi listigis estis iom laŭ la konsiloj de mia edzino, sed mi volas la opiniojn de pli ol unu meksikano. --Sennomo



Al mi ne plaĉas la frazo "duonpura demokratio". Kion tio signifas, specife? Krome, mi kredas, ke la meksika registaro estas pli respublika ol demokratia, ĉar la meksikanoj elektas reprezentantojn. Aliteme: kiel oni mezuras la koruptecon de lando? --Sennomo

"duonpura demokratio": per la frazo mi intencis la ideon, ke Meksikio ja determinas ŝanĝon de registaro per voĉdonadoj, sed la voĉdonadoj mem ne estas tute puraj, klaraj kaj honestaj. Se Meksikio estis malpura demokratio, la PRI ankoraŭ regus; se Meksikio estis pura demokratio, la PRI estus malvenkita baldaŭ post 1995. Do mi klasigis ĝin kiel "duonpura demokratio". La suda Usono antaŭ 100 jaroj estis simila. Eble "demokratio kun duonpuraj voĉdonadoj" estus pli klara frazo ol la nuna. Ŝanĝu la frazon laŭ via juĝo. --Stefano KALB

Laŭ tiu signifo, mi dirus, ke Usono estas "duonpura demokratio" eĉ nun. Fakte, la sistemoj de Usono kaj Meksiko similas. Mi ne studas politikon, do mi ne sciis, se "duonpura demokratia" estas faka esprimo kun specifa signifo. Mi kredas, ke "demokrata federa respubliko" (laŭ la angla Wiki http://www.wikipedia.com/wiki/Mexico) taŭgas por Meksiko kaj por Usono. --Sennomo


Kiam mi trovas skribata ion pri aferoj, kiuj ekzistis en la regiono de nuna Meksiko sed antaŭ la ekesto de Meksiko, mi ŝanĝas la vorton "Meksiko" al "pra-Meksiko". (Ekz. la olmekoj ne estis en Meksiko, ĉar Meksiko ankoraŭ ne ekzistis, kaj eĉ tiuj, kiuj kreis la nomon "Meksiko" ankoraŭ estis en la regiono de nuna Arizono.) Eble ŝajnas absurde, ke mi faras tion ĉi. Tamen, mi kredas, ke estus absurde skribi pri "vikingoj en Usono". --Sennomo

Turkio estas simila, do estas ankaŭ artikolo pri Anatolio. Ankaŭ: Irako kaj Mezopotamio. Por Meksiko, mi supozas la artikolo estus Mezameriko aŭ iu simila. Vidu la paĝon pri regionoj. --[[Stefano KALB]