Diskuto:Monaĥejo Sankta Mikaelo de la Orumitaj Kupoloj
Laŭ NPIV kaj Zamenhofaj ekzemploj, la verbo pri kovrado per oro estu or/i, ne or/um/i:
- or/i Kovri per maldika tavolo de oro [1]
kaj simile
- arĝent/i Surtegi per maldika tavolo da arĝento [2]
- kupr/i, kupr/iz/i Tegi per kupra tavoleto [3]
- bronz/i Surkovri per tavoleto da bronzo [4]
Kaj la noto en um/:
- en tiu ĉi kazo, se ne suferas la klareco, la suf. estas ofte superflua: arĝenti, kupri, ori, sapi ktp. [5]