Uzanto-Diskuto:Osteologia

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio estas projekto por libera enciklopedio, kaj ni esperas, ke vi ŝatos esti tie ĉi. Ni verkas la enciklopedion kune, kaj tial novaj membroj ĉiam bonvenas! Ĉu vi scias, ke vi povas ensaluti? Vi poste rajtas agordi pli da funkcioj, kaj havi vian propran nomon en la Esperanta Vikipedio anstataŭ nur iun IP-numeron. Ensaluti ankaŭ helpas al ni apartigi seriozulojn de skribaĉuloj.

Bonvolu legi helpon al novuloj kiu faciligas ekverki en la Vikipedio. Se vi havas demandojn, vi povas legi la oftajn demandojn pri Vikipedio. Se vi serĉas ion, kio ne estas respondita tie, vi povas publikigi vian demandon en la diskutejo. Se vi ne volas krei konton kaj ensaluti, vi kompreneble rajtas kontribui ĉie kiel sennomulo. Bonvenon!

Agrablan kunlaboradon deziras al vi, Osteologia! Se vi volas ricevi helpon el aliaj uzantoj, kontaktu kun patrolantojadministrantoj. Bonvenon! Flugkapitano (diskuto) 11:06, 3 okt. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj gratulon pro tiom da bonkvalitaj artikoloj, kaj speciale por Ci-vi-distingo, kiu al mi estis de granda klarigo. Dankon al ci ;-)--kani (diskuto) 11:23, 13 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Matematiko[redakti fonton]

Saluton. Kaj gratulon pri tiom da artikoloj pri matematiko pri kiuj mi komprenas neniom same kiel se ili estus en mia gepatra lingvo aŭ en volapuko, ĉar matematiko estas mia plej malforta fako kun fiziko ktp. Mi dediĉas grandan parton de miaj energioj al plialtigo de kategorioj en la Listo de havendaj artikoloj, ĉar laŭ tiu oni konsideras specialan rangigon de diverslingvaj Vikipedioj. En la ĝenerala rangigo Esperanto estas la 32a laŭ nombro da artikoloj, sed laŭ havendaj artikoloj estas la 16a. La unua rangigo estas kvanta, tiu lasta estas kvalita. Sed ankaŭ kvanta, ĉar oni klasigas tiun milon da artikoloj en tri klasoj laŭ grando: ĝis 10 000 bitokoj, ĝis 30 000 bitokoj kaj pli ol 30 000 bitokoj. Nun estas ĉirkaŭ 500 en la meza kategorio kaj restas nur 133 en la plej malalta. Inter tiuj estas kelkaj el sciencoj ekzemple pri matematiko. Rigardu ekzemple en Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 10 kB kie estas Algebro, Algoritmo kaj Aroteorio. En tiuj artikoloj eblas fari du aferojn. Oni povas krei tiujn artikolojn kiuj ankoraŭ ruĝas; kaj plej interese, oni povas pliampleksigi ilin, preferinde super 10 000. Tiel oni atingas poentojn. Kiam vi havos paŭzon, eble vi povas konsideri helpi iomete en tiu tasko ĉefe en viaj preferataj temoj. Ĉiuokaze gratulon kaj dankon pro la tasko farita, farata kaj farota.--kani (diskuto) 02:17, 1 mar. 2020 (UTC)[Respondi]