Diskuto:Monumento de la hundo Dżok

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dynas Dzie en decembro 2022 jam prave atentigis ke "Grunwaldskie" ne estas nomo, sed simple pollingva adjektivo. Ĝi aludas al la historia batalo de Grunwald, samkiel faras la vikipedia teksto pri la monumento de Grunwald en la sama urbo. Do ponto Grunwaldskie ĉiam restos ruĝa ligilo, sed la pli bona titolo krakova ponto de Grunwald (ĉar almenaŭ alia ponto de Vroclavo en 1945 renomiĝis "ponto de Grunwald", kaj probable ekzistas dekoj da pliaj pontoj de tiu nomo en Pollando) ankaŭ ne mirakle aperigas artikolon pri la ponto - krom se iu kreas ĝin ĝi neniam estos. Do prefereblas simpla tekstero "ponto de Grunwald" sen ruĝa ligilo. Kaj la same ruĝa ligilo pri rondo Grunwaldzkie, supozeble ne temas pri esperantlingva "rondo" sed pri trafikocirklo: la vorto "rondo" ĉi tie nur pseŭdoaspektas esperanta, sed estas pollingva (d:Q9322650). Mi certas ke unuopaj trafikocirkloj eĉ se tre larĝaj neniam ricevos multajn diverslingvajn vikipediajn artikolojn, ĉar simple estas tro multaj en la mondo kaj ili ne estas aparte kulture gravegaj - ni ankaŭ ne diverslingve kreas artikolojn pri unuopaj vojkruciĝoj aŭ pri stratlanternoj. Tial ankaŭ tiu indiko estu sen ruĝa ligilo, kaj estu aŭ pola nomo kun esperanta traduko aŭ inverse... do prefere «la "trafikcirklo de Grunwald" (pole rondo Grunwaldzkie)» ol la pli kompliketa «la trafikcirklo rondo Grunwaldzkie (pole, en traduko "trafikcirko de Grunwald")». @KuboF: Ĉar vi iniciatis la paĝon, ĉu vi volus adapti ĝin? ThomasPusch (diskuto) 17:13, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]